DiscoverĈina Stilo
Ĉina Stilo
Claim Ownership

Ĉina Stilo

Author: Voices of Europe

Subscribed: 2Played: 237
Share

Description

Ĉina Stilo la elsendotaj temoj estos pli malpezaj kaĵ eĉ distraj. Tiucele ni volas prezenti al vi unue ĉinajn artojn, precipe la tradician muzikon, kiu estas tute aparta al Ĉinio.
8 Episodes
Reverse
Ĉina Popola Muziko

Ĉina Popola Muziko

2014-12-0809:17

Rokmuziko en Ĉinio

Rokmuziko en Ĉinio

2014-12-0811:32

Ĉinio denove ŝanĝas rapidon:revenas bicikloj iam ĉie troveblaj, ĉar privataj aŭtoj ŝtopas la transportan reton.
Hodiaŭ ni rakontos al vi pri maljunaj geedzoj, kiuj vojaĝas tra la mondo post sia emeritiĝo
Zhongdian estas ĉefurbo de Diqing-a Tibeta Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco. Ĝi troviĝas ĉe la limoj de Yunnan, Sichuan kaj Tibeto. Tie estas la kunfluejo de tri larĝaj riveroj. Sur la tereno de 11 613 kvadrataj kilometroj vivas preskaŭ 130 mil homoj de pli ol dek etnaj grupoj – averaĝe 10 homoj sur ĉiu kvadrata kilometro. La lokanoj kun malsamaj religiaj kredoj vivas harmonie kaj estas en bona akordo kun la naturo. Antaŭ pli ol dek jaroj decido de la loka registaro alportis grandan ŝanĝiĝon al la gubernio. De tiam ĝi ĝuas grandan famon kaj ĉiujare altiras multajn vizitantojn. Ĉio ĉi estas ligita kun la romano Perdita Horizonto.
Liang Zhu, alinome "Papilio-Geamantoj", estas sendube la plej bone konata kaj plej populara inter ĉiuj muzikaĵoj de Ĉinio. Ĝi estas ankaŭ unu el la malmultaj ĉinaj pecoj, kiuj ofte aperas sur la internacia scenejo. Preskaŭ ĉiu en Ĉinio povas zumi kelkajn liniojn de la violonkonĉerto, kiu povas esti spurita al la ĉina popola legendo "Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai". Tiu ĉi legendo kortuŝis sennombrajn ĉinojn same kiel la okcidenta amhistorio Romeo kaj Julieta kaj inspiris la ĉinojn al libera geedziĝo.