Discover
kern.punkto

kern.punkto
Author: Eva & Johannes
Subscribed: 123Played: 2,815Subscribe
Share
© 2025 Eva & Johannes
Description
Ni parolas pri ajnaj temoj, pri kiuj ni en la tiama momento interesiĝas. Superrigardon pri la temoj donas nia tema paĝo http://kern.punkto.info/temoj. Tie oni povas en la komento proponi novajn temojn.
158 Episodes
Reverse
Ni parolas kun du hobiaj ŝakludantoj pri unu el la plej konataj tabulaj ludoj. Ĝi ne estas nur ludoj kiun oni ludas hejme kun amikoj aŭ familianoj. Ĝi ankaŭ estas ŝatokupo por multaj, por kelkaj eĉ altnivela sporto. En tiu ĉi epizodo ni fokusas pri ĝeneralaj demandoj pri ŝako kaj la sporto.
Ni jam en pluraj epizodoj traktis la temon de la klimata katastrofo kaj ties rilaton al la troa eligo de karbondioksido (CO₂) al la atmosfero. Ĉefe la rimedoj kontraŭbatali tion estas eviti la produktadon de CO₂. Alia ankaŭ grava metodo estas la t.n. karbonkaptado. Tio signifas, ke oni prenas jam ekzistantan CO₂ gason en la aero aŭ de eskapgaso kaj stokas ĝin iel. Tio estas speciale interesa por industrio kiuj eligas multe da CO₂ kaj ne havas konatan alternativon. Unu el tiuj industrioj estas la cementproduktado. Nia gasto ĉi-epizoda profesie okupiĝas pri la karbonkaptado en la cementindustrio.
Nia gasto ĉi epizoda raportas pri sia plurjardeka profesia vivo kiel ĵurnalisto por germana publika radio. Li ne nur laboris en Germanio mem, sed ankaŭ kiel korespondanto en aliaj landoj. Lia longa sperto donas multajn interesajn historiojn por rakonti kaj detalojn pri la profesio por klarigi.
La Eŭska lingvo estas tre speciala lingvo parolata en nord-orienta Hispanio kaj sud-okcidenta Francio. Oni foje aŭdas, ke ĝi estas la "lasta" Eŭropa lingvo, ĉar ĝi ne estas parenca al ajna alia Eŭropa lingvo, kiuj ĉiuj estis enkondukitaj de pli orientaj mondopartoj. Ni diskutas pri spertulo pro la Eŭska lingvo pri la historio de la lingvo ĝiaj specialaĵoj kaj la nuna situacio de la lingva regiono.
En la medicina scienco oni esploras la funkciadon de la cerbo por kompreni cerbajn malsanojn kiel ekzemple epilepsio. Per precize celata stimulado de la cerbo oni povas mildigi la simptomojn de la malsano. Nia gasto estas spertulino en tiu kampo. Ni lernas de ŝi, kiel tiuj metodoj principe funkcias.
Ekde la komenco de la homaro oni klopodis kompreni kion oni vidas en la ĉielo. Observante la ĉielan spektaklon oni pli kaj pli komprenis, kia speca estas la tero kaj kie ĝi troviĝas en la mondo. De la plata tero al la sfera, de la tercentra universo al la suncentra al la sencentra. Kun nia gasto ni desegnas la historion de la praepoko ĝis nun.
Kelkajn monatojn post nia dekjariĝo ni pripensas nian ĝisnunan agadon.
Spertaj Esperantistoj eble en Esperanto renkontiĝoj jam vidis alveni la BEMIanojn veturinte longajn distancojn perbicikle. Ankaŭ al la ĉi-jara IJK alvenis grupo de biciklantoj de eksterlande. Ni parolas kun du el ili pri iliaj longjaraj spertoj kiel organizi kaj travivi longdistancajn biciklajn vojaĝojn.
Stelaj konstelacioj ekde jarmiloj fascinas la homaron. La diversaj kulturoj diverse interpretis kion ili vidas en la nokta ĉielo.
Por homoj kiuj vane atendas proprajn infanojn estas ne nur la eblo adopti infanojn – pri tio ni jam faris epizodon. Estas ankaŭ la eblo akcepti zorginfanojn. Tio signifas, ke la aŭtoritatoj transdonas al iu la respondecon zorgi pri infano, kiu aliloke ne havas taŭgan hejmon. Nia ĉi-epizoda gasto kune kun sia edzo tion faras ekde ĉirkaŭ dek jaroj kaj intertempe havas du zorginfanojn. En la epizodo ni lernas kiel oni fariĝas zorgogepatroj kaj kiaj estas la vivo kaj la defioj de tiu agado.
La novklasika ekonomika teorio supozas, ke homoj partoprenantaj la merkaton ĉiam agas racie. Tiel oni povas bone antaŭsupozi homan ekonomian konduton. Tamen la kondutekonomiko montras, ke tiu supozo ne pravas kaj homoj ne ĉiam agas plene racio. Ni parolas pri esploroj pri kondutekonomik kun nia ĉi-epizoda gasto. Ŝi profesio esploras homan ekonomian konduton kaj manierojn influi ĝin.
Nia ĉi-epizoda gasto spertas multe pri japana kaj ankaŭ alilanda tekulturo. Ŝi klarigas al ni, kiel teo estas prilaborata de la rikolto ĝis la trinkado.
Nia gasto doktoriĝas pri la mezurado de malpuraĵoj en nia trinkakvo. Ni lernas kiaj estas tiuj malpuraĵoj kaj kiel oni mezuras ilin.
Dum jardekoj ni Eŭropanoj ĝuis tempon de paco tute neglektante la eblon ke iam iu atakus nin de ekstere. Tiu eblo plejmalfrue ekde februaro 2022 estas nekontestebla. Kiel reagi al tio kaj kiel aspektu defenda strategio Eŭropa. Tion ni priparolas kun spertulo.
Ni parolas pri niaj planoj por la resto de la jaro kaj anoncas kelkajn novaĵojn.
Nia ĉi-epizoda gasto al ni rakontas pri siaj spertoj fariĝi kaj vivi kiel profesia aktoro. Ni ekscias kiel oni fariĝas profesia aktoro kaj kiel oni ricevas rolojn. Pri la diferenco inter filma kaj teatra aktorado kaj la rilato de la aktoro kun siaj roloj.
Ni ĉiuj konas gemojn. Ili estas ŝtonoj, kiuj fascinas pro la koloreco kaj la strukturoj. Ni parolas kun nia gasto pri tio kio estas gemoj, kaj kial ili aspektas kiel ili aspektas. Pro tio ni ankaŭ klarigas fizikajn esplormetodojn por esplori gemojn.
Ofte divorcantaj geedzaj paroj longege batalas en juĝeja proceso pri la postgeedzecaj reguloj. Tio plejofte ĉiujn envolvintojn – speciale la infanojn – longe streĉas kaj suferigas. Problemo ofte estas la malemo de la paro sobre interparoli. Mediado povas helpi en tio. Ni parolas kun nia gasto – profesia mediatorino – pri ŝiaj spertoj kun la profesio kaj kiel la tuta afero funkcias.
Nia ĉi-epizoda gasto kunfondis la blogon Egalecen kaj en ĝi verkadis pri ĉiutaga seksismo. Ni parolas la diskriminaciojn kaj malfacilaĵojn kiujn neviraj homoj spertas en sia ĉiutaga vivo.
Ni ĉi-epizoda gasto estas lingvosicencistino kiu science surloke esploris lingvojn de specifa regiono de Angolo. Ni ekscias, kiel tiuj esploroj surlokaj en la praktiko funkcias. Kiel oni intervjuas la parolantojn, distingas variantojn de la lingvoj, ke – ankaŭ grava demando – kiel oni surloke vojaĝas.
Kara... vi bezonas tiom da vortoj kaj tempo por esprimi malmulte, kaj tiom ofte diras eeeeeh... eeeeem... ke estas dolorige aŭskulti vin. Vere mi volas aŭskulti viajn eldonaĵojn kaj ĝenerale ŝatas ilin, sed pro tiuj du aferoj mi ofte ne kuraĝas pluaŭskulti. Eble helpus al vi mense pretigi viajn frazojn antaŭ ol ekparoli, aŭ havi skribitajn frazojn pretajn por uzi dum la registrado (ĉefe helpus al viaj senfinaj demandoj al gastoj). Tamen dankon por la multaj podkastoj, estas interesaj, do daŭrigu!!! xxx
kiel nomiĝis vian gaston?
I love u guys..mi amas vin dankon