Discoverkern.punkto
kern.punkto
Claim Ownership

kern.punkto

Author: Eva & Johannes

Subscribed: 125Played: 3,077
Share

Description

Ni parolas pri ajnaj temoj, pri kiuj ni en la tiama momento interesiĝas. Superrigardon pri la temoj donas nia tema paĝo http://kern.punkto.info/temoj. Tie oni povas en la komento proponi novajn temojn.
169 Episodes
Reverse
KP242 Ondoj

KP242 Ondoj

2026-11-1801:25:13

Ondoj estas ĉie. De la surfaco de akvo ĉiuj bone povas sperti ondojn. Sed estas pli da ondoj ne tiom okulvidaj. Sono, lumo estas ondoj. Eĉ la spaco mem povas fari ondojn. Kelkaj ondoj estas danĝeraj kvankam oni nek sentas nek vidas nek aŭdas ilin. Ni parolas pri ĉio ĉi kun fizikisto.
KP241 Hungario

KP241 Hungario

2026-09-3001:52:08

Hungario dumjarmila membro de la eŭropa evoluo. Kelkfoje en la pasintaj 150 jaroj ĝi ludis gravan rolon en la historio de la kontinento. Ankaŭ nuntempe la ŝanĝoj okazantaj en la lando estas signifaj por tuta Eŭropo. Ni parolas pri ĉio ĉi kun spertulo kiu konas la landon deekstere kaj deene.
KP240 Flughonto

KP240 Flughonto

2026-09-0101:22:41

Ni ĉiuj scias ke flugado estas malbona por la klimato. Tamen multaj el ni foje aŭ eĉ ofte flugas. Kelkaj el ni hontas pri sia kutimo flugi. Ĉu ni hontu? Kial? Kial ne?
KP239 Monda heredaĵo

KP239 Monda heredaĵo

2026-04-1201:18:14

Kun nia jam bone konata gasto ni parolas pri la koncepto de monda heredaĵo. La temon ni diskutas je la ekzemplo de la Germana urbo Bamberg.
Alfred Nobel kaj Bertha von Suttner havis longjaran amikan rilaton. Du kleraj homoj kun tute malsama biografio longe debatis gravajn temojn de la mondo dum sia vivotempo en la 19a jarcento. La debatoj estas aktualaj ankaŭ en nia tempo. Ni skizas la du vivojn de niaj protagonistoj kaj provas ankaŭ skizi la debaton pri pacifismo en la tiama kaj nuna tempo
loading
Comments