Discover
Pola Retradio en Esperanto
378 Episodes
Reverse
En la 1464-a E_elsendo el la 10.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la komencaj aktualaĵoj – post historifoliaj datoj – ni informas pri ĉiam pli da poloj, aparte junaĝaj, entreprenantaj kromlaboron por kontentigi superbazajn vivbezonojn; Pri la premiita pola monbileto 2025; pri pola sportisto, olimpikĉampiono R. Korzeniowski distingita per la franca Honora Legio;
• En la scienca rubriko ni referencas al la esplorrezultoj ankaŭ de polaj fakuloj el Katowice pri la rilato inter la maljuniĝado kaj la fizika lerteco;
• Reprezentantoj de la Kongresa Fako de UEA la ĉefan atenton donas al la preparlaboroj al la 111-a UK en Graco, ni tamen memorigas ke ili samtempe zorgas pri estontaj UK-oj. En tiu kunteksto ni prezentas informon pri ilia jam pasinta vizito en Litovio, en la kunteksto de eventuala UK-2028 en Kaŭnas;
• En aprilo pasas la 40-a mortodatreveno de Veselin Damjanov, operkantisto, sed ankaŭ esperantisto. Krom liaj multaj sonregistraĵoj de la serioza repertuaro, troviĝas kantoj rilatantaj al la E-komuno. Ni memorigas lian kanton pri „plumamikoj”;
• En la fina poeziangulo ni komune ĝuas la printempan etoson dank’ al la poeziaĵo de Marjorie Boulton „Primolo”; Tial la foto akompananta nian programinformon estas al primolo dediĉita.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1463-a E_elsendo el la 05.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la festokaza E-elsendo el Varsovio, kiu tempe kongruas kun la komenciĝinta Printempo kaj daŭrantaj Pasko-festoj, ni informas pri iuj ŝanĝoj en la kulta aktivado de la Eklezio sub la gvido de la papo Leono la 14-a. Ni informas pri la omaĝita memoro de la Ĵuroj de la reĝo Johano Kazimiro de antaŭ 370 jaroj.
• En la kulturbultena kroniko ni informas pri la finkonstruado de Sagrada Familia en Barcelono en 2026 kaj kompletigata figuro de s-ta Jakobo el la preĝejo de Malbork. Ĝia kapo estis ŝtelita dum la tuj postmilitaj jaroj en 1945.
• Fine Barbara Pietrzak interparolas kun Gabi Skonieczna pri la lastaj „hodleraĵoj” enirintaj la katalogon de la Pola Nacia Biblioteko en Varsovio. Temas pri „Reĝo Edipo” kaj „Antigono” en la traduko de Douglas B. Gregor aperinta ĉe La Laguna en 1960; „Testamente – plena originala poemaro” de Edwin de Kock, eldonita de Mondial en 2015; pri „Reĝo Maĉjo la 1-a” de Janusz Korczak, esperantigita kaj eldonita de Tomasz Chmielik en 2009.
• Muzike ni kunĝuas fragmente la kanton „Printempo” el la portalo de Tubaro. Foto ĉe nia programinformo rilatas kaj al la Festaj Tagoj de Pasko kaj al la belaj printempaj tagoj 2026.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1462-a E_elsendo el la 30.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nia elsendo aŭdiĝas sojle de la Sankta Semajno, kiu koncernas milionojn da kristanoj en la mondo. Ni referencas al la raporto pri ilia persekutado en la monda skalo.
• Sekve niaj kulturkronikaj informoj rilatas al la solenata hieraŭ Palma Dimanĉo kaj al la 350-jariĝo de la plej malnova, karesma kurteno en la vilaĝo Orawka [orafka] en la suda Pollando.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la forpasinta pola esperantisto, Karol Pacholczyk, arbarista fakulo kaj instruisto, kiu krom la kontribuo al faka literaturo tradukis ankaŭ du religitemajn librojn. En 2026 aperis lia E-traduko de „La Taglibreto. Mizerikordo Dia en la animo mia” de sankta Faustyna Kowalska.
• En la rubriko „Interkulture” Haesim PARK, Tamara el la Suda Koreio rakontas la fabelon pri la „Gefratoj, kiuj fariĝis la suno kaj la luno”.
• Por muzikaj momentoj ni prezentas la kanton de Amira Chun “En la fantazi…”, kiun ŝi kantis dum la Japana kaj Korea Kunkongreso 2024. La akompananta la programinformon foto prezentas la plej malnovan karesman kurtenon de antaŭ 350 jaroj en la preĝejo en Orawka. La foton aŭtoras Jacek Daczyński, CC.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1461-a E_elsendo el la 25.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ unualoke ni memorigas pri la solenita la 24-an de marto Tago de la Memoro pri Poloj Savantaj Judojn sub la germana okupacio. Tiurilate ni informas pri la porokaza publika ekspozicio en la Eŭropa Parlamento. Ni informas krome pri la aparta omaĝo al pastro Marceli Godlewski, la tiel nomata paroĥestro de la varsovia getto, kiu dum la 2-a mondmilito helpis savi judojn, i.a. familanojn de Ludoviko Zamenhof. Ni referencas en tiu kunteksto al rememoroj de Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof el „La Zamenhof-strato” de R. Dobrzyński. Ni citas el la speciala porokaza mesaĝo de la pola prezidento, Karol Nawrocki. La foto akompananta la programinformon prezentas la buston kaj omaĝtabulon al pastro M. Godlewski senvualigitan lastmarde en la varsovia Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj.
• Krome ni informas pri la sezona nombrado de bizonoj en Pollando kaj pionira antikoncipiga kampanjo en Krakovo koncernanta la urbajn kolombojn.
• En la scienca rubriko ni referencas al pliaj infomoj pri la sandamaĝaj konsekvencoj de sezona tempoŝanĝo, kiu i.a. en Pollando okazos la plej proksiman semajnfinon.
• Muzike en E-RocknRoll-a ritmo kantas Kaŝi.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1460-a E_elsendo el la 20.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En nia komenca kulturkroniko – tuj post la kalendarfolia retrorigardo – ni informas pri la rekonstruo de la varsovia Arsenalo, en kiu sian sidejon havas Ŝtata Arkeologia Muzeo; pri la porokaza prezento de la pentraĵo de Elisabeth Jerichau-Baumann „Kapeto de vilaĝa knabino” lige kun la marta Virina Tago.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri literatura konkurso por itallingvuloj daŭranta ĝis la fino de majo 2026, organizita de Itala E-Federacio.
• En la redakcia interparolo Barbara kaj Gabi referencas al la pasinta Tago de Virinoj interŝanĝante kelkajn ideojn pri ŝanĝiĝanta pozicio de virinoj en la nuntempa mondo, avantaĝoj kaj eventualaj malavantaĝoj.
• Muzike ni memorigas la 2-an parton de la kanzono de Kajto „Kiel la Tero belas” por la komenciĝanta hodiaŭ en la norda hemisfero astronomia printempo. Nian programinformon akompanas bildo de „Kapeto de vilaĝa knabino” de Elisabeth Jerichau-Baumann rigardebla en la varsovia Reĝa Kastelo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1459-a E_elsendo el la 15.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ni prezentas la lastan intervjuon faritan dum la UK en Brno, sed laŭ la temo daŭre aktualan. Ni gastigas ankaŭ nia mikrofono Rakoen Maertens, kiu proksimigas la temon de sia prelego „Psikologio de falsaj novaĵoj”.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas – laŭ statistikaĵoj de Eurostat – pri memstariĝado de junaj polinoj rilate al iliaj samaĝuloj. Ni informas pri la zorgado pri la arkivado de gravaj polaj dokumentoj, baze de la lastaj deponaĵoj en la Monda Arkta Arkivo.
• En la scienca rubriko ni proksimigas la malkovron en Brazilo pri identigita tie la unua vasta tektita kampo. La akompananta la programinformon foto el la interreto montras la malkovrolokon en la ŝtato Minas Gerais, sur la konturo de la Suda Ameriko.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1458-a E_elsendo el la 10.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En nia komenca kulturkroniko – tuj post la kalendarfolia retrorigardo – vi aŭdas pri la partopreno de Pollando en la 62-a Artbienalo en Venecio, pri retrovita manuskripto de s-ta Aŭgusteno el la Biblioteko en Vroclavo, pri la nunjara eldono de la festivalo Novaj Epifanioj.
• En la E-komunuma segmento aŭdiĝas la porokaza mesaĝo de UEA lige kun la Internacia Tago de Virinoj, Ni informas pri la malfermita periodo por aliĝado al E-ekzamenoj de UNED, Ni memorigas la literaturan konkurson de IKUE, teme ligitan kun la Karesmo.
• Fine aŭdiĝas nia dialoga programero kun la aŭskultantoj Leterkesto, en kiu i.a. ni reagas je buntaj reagoj lige kun la intervjuo donita al la redakcio fare de prof. Tida kiu donis intervjuon al la redakcio.
• Nian programinformon akompanas foto de la historia kovrilpaĝo de „Konfesoj de s-ta Aŭgusteno” el la unua eldono de la teksto. Muzike akompanas nin Remigiusz Kossakowski per sia kanzono pri tio, ke la plej belaj estas esperantistinoj. Fine aŭdiĝas la muzika versio de „La vojo” de Ludoviko Zamenhof por la muziko de Nobukuni Hirosi, kiun kantas Ikuko KIYAGAWA. La citita fragmenta registraĵo devenas el la jutuba kanalo de Tida Syuntaroo el 2013.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1457-a E_elsendo el la 05.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Antaŭ nia mikrofono gastas profesoro TIDA Syuntaro el la Universitato en Kioto, kiu en la ĵusaj tagoj partoprenas interlingvistikan konferencon en Poznano. Ni interparolas pri ĝi, pri lia interesiĝo kaj laboro rilate al la lingvoj de Papuo-Novgvineo, pri lia esperantista laboro kaj pri ekspozicio en la varsovia Nacia Biblioteko „Vojaĝo”, kiun ni komune vizitis.
• En la aktualaĵoj – post la kalendarfoliaj retrorigardoj – ni informas pri la eksporto de polaj nutraĵproduktoj en 2025; pri la vizito de inspektoroj de Michelin vizitantaj polajn restoraciojn kaj hotelojn.
• En la scienca rubriko ni informas pri la vininoj el la pola scienco, sekve de la esploroj pri „Egaleco en la scienco”.
• Nian programinformon akompanas foto de Jerzy Dryja pri la vizitintaj la Nacian Bibliotekon profesoro TIDA Syuntaro, lia edzino Son Mi (fonetike), Jerzy Dryja kaj Barbara Pietrzak, kiujn tra la ekspozicio „Vojaĝo” gvidis Gabriela Skonieczna.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1456-a E_elsendo el la 25.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ni kelkan atenton dediĉas al la 15-jariĝo de la elsendoj de la Pola retRadio en Esperanto, al kiu tempo ni referencos ankaŭ en sekvaj elsendoj.
• En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfoliaj plukaĵoj ni informas pri la urbo Bielsko-Biała, la unua pola kultururbo, en kiu i.a. okazos en 2026 PEA-kongreso; pri la ankoraŭ daŭranta ekspozicio dediĉita al virinoj en arto; pri multaj internaciaj premioj por la pola dokumenta filmo.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la unuaj dokumentoj de Kroata E-Ligo transdonitaj al Kroata Ŝtata Arkivo; pri atendataj informoj rilate al katalogoj de Vinilkosmo en nova sonflua platformo; pri la literatura/kultura konkurso de IKUE ligita kun Karesmo – https://ikue.org/.
• Muzike akompanas nin la kanto de Ale Kosabela „La Sistemo” el lia KD „Revolucio en pajleraro” eldonita de Vinilkosmo. Nian programinformon akompanas reta foto pri la unua pola kultururbo de la jaro, Bielsko-Biała.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1455-a E_elsendo el la 20.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ en la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 10.02 – ni informas pri pola partopreno en la Internacia Foiro de Nutraĵoj en Dubajo, kio okazis sub la devizo „Pollando gustas bone”; pri la novaĵo sur la pola nutromerkato – la neceso flagornami eksterlandajn fruktojn kaj legomojn loze prezentatajn al klientoj.
• Nia scienctema rubriko referencas al esplorrezutoj pri la parola, lingva evoluo de beboj, kio estas ligita kun la movrega kapablo. Ni informas pri decido, ke nomoj de elstaraj sciencistinoj estu gravurotaj ĉe Eiffel-turo apud la sciencistaj.
• En la kunteksto de la ĵus menciitaj du lastaj temoj aŭdiĝas nia interparolo kun nia aŭskultantino, sciencistino Claire – kiu taksas nian sciencbultenan rubrikon, sed ankaŭ atentigas pri nesufiĉa atento pri feminismaj problemoj.
• Muzike aŭdiĝas fragmente la kanto „Rememoru min” el la kanalo Wayne’s Music World.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1454-a E_elsendo el la 15.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ la heroo de nia felietono pri koninda polo estas Stefan Norblin, plastikisto, pentristo, karikaturisto, ilustristo, projektanto de internoj, arkitekturo kaj modo. Ni koncentriĝas pri lia trijara estado en Hinda Unio en la jaroj de la 2-a mondmilito, kaj liaj verkoj por hinduniaj maharaĝoj.
• En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfoliaj retroplukaĵoj ni informas pri interesa ekspozicio el la limo de scienco kaj arto „Spegulo – inter iluzio kaj realo”; pri la partopreno de Lodzo en la finna legomaratono dediĉita al „Muminoj” okazinta fine de januaro; pri la refunkciigita astronomia horloĝo en Gdansko, unu el la kulturhavaĵoj de la urbo.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la 38-a Esperantologia Konferenco. Ni memorigas pri la unua literatura konkurso Kálmán Kalocsay [www.literaturavivo.com]. Ĉeokaze ni prezentas lian primovadan poeziaĵon „La fundamento kaj la palalco”.
• Kun profunda bedaŭro ni eksciis pri la dua inundo, kiu plagis la produktejon Vinilkosmo. En tiu kunteksto ni memorigas la titolan kanton el la lasta albumo aperinta ĉe ĝi – „La nova ĝardeno” de Vojaĝo. La programinformon akompanas reta foto prezentanta iun el la pentraĵoj de Stefan Norblin farita dum lia estado en la Hinda Unio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1453-a E_elsendo el la 10.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ denove ni proponas enrigardi iujn el la lastatempe venintaj al la redakcio E-gazetoj. Temas pri la 1-a, februara numero de Esperantolehti; pri la lasta numero de „La Informilo Esperanto” de la Orient-Franca E-Asocio; pri la 11-a numero 2025 de „La Revuo Orienta”.
• En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 10.02 – ni informas pri la plej bonaj eksterlandaj studentoj en Pollando 2026; pri novaj studoj rilate robotikon kaj mekatronikon en Vroclavo.
• Nia scienctema rubriko estas dediĉita al la esplorrezultoj pri dormo kiel universala, biologia fenomeno karakterizanta ne sole cerbohavulojn; al promesoplenaj esploroj de sciencistoj el Poznano pri ebleco kultivi japanan zingibron en Pollando. Tiun informon akompanas reta foto pri la realigitaj kultivaĵoj.
• Muzike ni proponas fragmenton de la kanto „Espero brilas en la mallumo” por la vortoj de Andreo Rygielski aperinta en oficiala kanalo de @WaveSculptor.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1452-a E_elsendo el la 05.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Antaŭ du semajnoj, la 22-an de januaro pasis la 18-a mortodatreveno de Claude Piron. La 26-an ni memoros pri lia 95-a naskiĝdatreveno. En la kunteksto de tiuj du datrevenoj ni memorigas la arkivan interparolon de red. Ewa Krach, en kiu Claude Piron rakontas pri sia esperantistiĝo kaj influo de Esperanto je la profesia laboro.
• En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfolio kun elektitaj historiaj datoj el la 05-a de februaro – ni informas pri polaj artistoj kun kaj atendantaj pliajn filmpremiojn; pri la daŭranta en Varsovio interesa ekspozicio pri rilatoj inter la reĝaj familioj Sobieski kaj Stuart.
• En la E-komunuma segmento ni memorigas pri la ebleco anonci sin ĝis la 15-a de februaro por la volontulado en Graz (uea.org/gk/1278a1). Rico Giacommetto invitas por la 106-a Brita E-Kongreso en Lestero (24-26.04.2026).
• Hodiaŭ ni proponas aŭskulti kune fragmenton de la kanzono „Neĝoŝtormo” en la jutuba profilo de Esperanto Vivo. La reta foto akompananta la programinformon prezentas Varsovion sub dika tavolo de neĝo, kiu iom degelas, sed la vintro daŭre regas.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1451-a E_elsendo el la 30.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ni i.a. informas pri la semajnfina gvidado tra la ekspozicio „Vojaĝo” en la Nacia Biblioteko en Varsovio, kiu la plej proksiman sabaton okazos ankaŭ en Esperanto.
• En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 30-a de januaro – ni retrorigardas al la 81-a datreveno de la liberigo de la hitlerana koncentrejo Auschwitz citante el la porokaza deklaro de UEA. Ni informas pri la 60-jariĝo de la unua rentransplanto en Pollando; pri la multfunkcia ŝpurveturilo Bufo projektita de polaj studentoj. En la fino ni proponas Leterkestan renkontiĝon.
• Muzike – reference al la 135-a naskiĝdatreveno de Julio Baghy – ni prezentas la plej novan muzikigitan version de lia versaĵo „Ĉe fenestro de vagonaro”. La akompana al la programinformo reta foto rilatas al la informo pri la unua transplanto de renoj en Pollando antaŭ 60 jaroj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1450-a E_elsendo el la 25.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Antaŭ nia mikrofono gastas hodiaŭ Jarosław Parzyszek el Fondumo Zamenhof en Bjalistoko, kun kiu ni interparolas pri la solene lanĉita lastvendrede (23.01.2026) en la bjalistoka Zamenhof-centro reredaktita libro de Roman Dobrzyński „La Zamenhof-strato” en la lingvoj pola kaj angla.
• En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfolio kun elektitaj historiaj datoj el la 25-a de januaro – ni informas pri la literatura premio de Odette kaj Léon Chertok por la polaj raportistinoj Hanna Krall kaj Anna Bikont; pri la bitigataj objektoj de la Nacia Muzeo en Varsovio; pri ekspoziciata fragmento de la donaco de Basil Alkazzi por la Nacia Muzeo en Gdansko.
• En la E-komunuma segmento ni prezentas la mesaĝon de UEA lige kun la Internacia Tago de Edukado (uea.org/gk/1277a1) kaj pri IKU dum la 111-a UK en Graz (uea.org/gk/1276a1).
• Hodiaŭ ni proponas aŭskulti kune fragmenton de la kanzono de Feri Floro „Lasu, ke dolor’ estu pardonita”. La reta foto akompananta la programinformon prezentas la aspekton de la ĵus aperinta, reredaktita libro de Roman Dobrzyński „La Zamenhof-strato”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1449-a E_elsendo el la 20.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Al sukcesoj de Vinilkosmo 2025 kaj frontataj de ĝi defioj en 2026 ni donas hodiaŭ apartan atenton kaj nian felietonan informon akompanas fragmente du muzikpecoj el ĝiaj aŭtune aperigitaj bitalbumetoj: de la tulua-okcitania Vojaĝo (Eĉ unu muron) kaj de la hispana-okcitana Kaj Tiel Plu (Kiel estas tiu glaso).
• En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 20-a de decembro – ni informas pri la novjara renkontiĝo kun reprezentantoj de eklezioj kaj sociaj malplimultoj, pri Róża Czacka patrono de 2026, pri kreskanta eksporto de pola viskio, pri novaj produktoj el la ceramika fabriko en Bolesławiec,
• Nian sciencan rubrikon ni dediĉas al la unua etapo de usonaj-britaj esploroj pri la influo de sociaj retejoj je psika bonfaro de junaj personoj.
• La akompana al la programinformo foto prezentas edukatojn de Blindulcentro en Laski, establita de Róża Czacka.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1448-a E_elsendo el la 15.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Pasintsemajne en la plej granda aglomerejo de vespertoj en Pollando okazis la internacia nombrado de ĉi tiuj bestoj. Tiu evento estas la okazo por nia felietono pri vespertoj en Pollando kaj en la mondo kaj ilia signifo en diversaj kulturoj.
• En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfolio kun historiaj datoj el la 15-a de januaro – ni informas pri interesa ekspozicio en Katowice pri etnoalternativoj; pri murpentraĵo (muralo) en la hispana Zaragozo dediĉita al la pola romano „Manuskripto retrovita en Saragossa”; pri la japana arto en lako prezentata en Krakovo.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la nunjaraj Baltiaj E-Tagoj okazontaj en Rigo, Latvio – – https://www.esperanto.de/eo/bet.
• Hodiaŭ por la muzika interludo en nia elsendo ni elektis iun el la plej novaj kantoj el la Brazila Kolekto „Fidinda amiko”, kiun en E-versio kantas Flavio Fonseca. La reta foto akompananta la programinformon rilatas al la prezentata en Krakovo la japana lakoarto.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1447-a E_elsendo el la 10.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ni donas multan lokon al E-literaturo jen informante pri la konata hispana libro nun aperinta en Esperanto “Réquiem por un campesino español” (Rekviemo por hispana kamparano) de Ramón José Sender; pri la unua (januara) eldono 2026 de E-sumoo; pri la proksimiĝanta 135-a naskiĝdatrevo de Julio Baghy (kun la citado de la rilata teksto de Baldur Ragnarsson el Juna Amiko).
• En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 10-a de decembro – ni informas pri la decido de la uniaj landoj pri la interkonsento kun Mercosur; pri la ortografia reformo en Pollando; pri la daŭra skeptikeco de poloj rilate la unian valuton – eŭro.
• Muzike ni adiaŭas la forpasintan la 5-an de januaro 2026 Ĵak Le Puil prezentante lia kanzonon „Revenas mi” el la KD de Vinilkosmo „Sen elizi’’’. La akompana al la programinformo foto prezentas vintre dormantajn vespertojn. La 10-an de januaro 2026 en la Fortikaĵo Międzyrzecz okazis ilia ĉiujara nombrado .
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1446-a E_elsendo el la 05.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la unua E-elsendo de la 2026-a jaro la Redakcio deziras al ĉiuj aŭskultantoj kaj radioamikoj pacan, ĉiuspece prosperan kaj sukcesan Novan Jaron.
• En la Trarigardo de la E-Gazetaro ni proponas kunfoliumi kun ni la 8/9-an kaj 10-an paperajn numerojn de „La Revuo Orienta”. Ni enrigardas la elektronikan version de la decembra „Novaĵoj Tamtamas” el Jokohamo, Ni citas el la sonversio de la decembra numero de „Tempo” de Kroata E-Ligo kaj fine ni ĵetas la rigardon al la ĵus veninta januara numero 2026 de „Ora Ĵurnalo” el Gotenburgo.
• Komence post la Kalendara Folio kun historiaj eventoj, ligitaj kun la 5-a de januaro ni informas pri la komenco de la nova tradicio, ĉiusabata hisado de la Pola Flago super la Prezidenta Palaco en Varsovio kaj pri la morgaŭaj Epifaniaj Paradoj, kiuj moviĝos tra ĉirkaŭ unu mil polaj urboj, urbetoj kaj vilaĝoj.
• En la kulturkronika rubriko ni parolas pri la novaranĝita Artgalerio de la Eŭropa Arto en Krakovo, pri ekspozicio kolektinta tolaĵojn de polaj artistoj aktivantaj en la t.n. Munkena Skolo.
• En la E-komunuma segmento ni referencas al la Novjaraj Bondeziroj de UEA. Ilia plena teksto estas legebla ĉe https://uea.org/gk/1274a1. Ni informas pri la gajninto de la Premio Maertens 2026, Alekso Miller. Plena teksto legeblas ĉe: https://uea.org/gk/1275a1.
• Hodiaŭ muzike akompanas nin Anna Osmakowicz en fragmento de la pola kristnaska kanto „Di’ naskiĝas”. La reta foto akompananta la programinformon rilatas al la morgaŭa festo de Tri Reĝoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1445-a E_elsendo el la 30.12.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• La gasto de nia elsendo estas Yves Nevelsteen, konata E-aktivulo, kun kies agado plimulto el ni renkontiĝis. Jen E-Vikipedio kaj Komputeko, jen aldoniĝintaj kun la tempofluo Eventa Servo kaj Markonomoj.
• En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio ligita kun elektitaj datoj ligitaj kun la 30-a de decembro – ni jarfine eksciu, kiel poloj taksas sian ekonomian situacion en 2025; kial kaj kiel polajn lernantojn inspiras la pentroarto de Van Gogh; kial Krakovo havas la plej belan historian urbocentron en Eŭropo.
• Nian sciencan rubrikon ni dediĉas al la sufloroj de sciencistoj, ke la plej efika maniero konservi la junan cerbon estas lerni lingvojn. Ju pli multe des pli bone.
• Muzike akompanas nin fragmente la plej nova kanzono de Kaj Tiel Plu „Je l’unua la naskiĝ’” el ĝia plej nova bitalbumeto „Je la kvara” aperinta ĉe Vinilkosmo. En la fino Feri Floro kantas pri paco. La akompana al la programinformo foto evidente aludas al baldaŭ komenciĝonta 2026-a jaro kaj la tostado…por ĝia prospero kaj i.a. paco.