Discover
Pola Retradio en Esperanto
428 Episodes
Reverse
En la 1514-a E_elsendo el la 25.11.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ nian felietonon pri koninda polo ni dediĉas al Kazimierz Kwiatkowski, pola arkitekto kaj artkonservisto, kiu grave kontribuis al protekto de la vjetnamaj kulturmonumentoj damaĝitaj en la daŭro de la 40-jara milito, kiuj sekve ektroviĝis en Unesko-listo.
• La hodiaŭan kulturkronikon ni dediĉas al du eksterordinaraj ekspozicioj baldaŭ prezentitaj en Krakovo. La pentraĵo de Jan Vermeer „Virino kun perla kolĉeno” estos rigardebla en la Reĝa Wawel-kastelo. En Manggha – la muzeo de la japana arto kaj tekniko, eblos konatiĝi kun lignogravuraĵoj de Kawase Hasui.
• En nia E-komunuma segmento ni informas pri grava distingo de la slovaka regiono Žilina, kiun antaŭ unu semajno transprenis en Martin Stano Marček i.a. longjara redaktoro de la revuo „Esperanto” – uea.org/gk/1347a1.
• Hodiaŭ akompanas nin du kantoj pri aŭtuno. La unua „Mi ŝatas la aŭtunon” estis kreita de AI por la poeziaĵo de Rita Mkrtchyan. „Suno en aŭtuno” de Kajto devenas el ĝia KD „Sen timo”. Ni per ĝi ornamas la informon pri la distingo de Stano Marček.
• La akompanan foton, kiu prezentas urbon, en kiu laboris Kazimierz Kwiatkowski aŭtoras Penny. Temas pri libera foto el Pixabay.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
.
En la 1513-a E_elsendo el la 20.11.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la komencaj aktualaĵoj – tuj post la rerigardo al historiaj datoj – ni informas pri elekto de Pollando al la Komuna Kontrolunuo de UN; pri pola salmomerkato; pri la unua ĵurita tradukisto de la kaŝuba lingvo.
• En nia sciencbultena informo ni parolas pri profesorino Eleni Stavrinidou, la nunjara laŭreatino de la Eŭropa Scienca Lem-premio kaj ŝiaj atingaĵoj rilate al hidropona kultivado de plantoj. La rilata foto el Vikipedio ornamas nian hodiaŭan programinformon. (Vikipedio, foto de Ken Hammond, publika domajno.)
• Ni prezentas la alvokon al volontuloj por la 112 UK en Melburno. Ĝia plena teksto troviĝas ĉe: uea.org/gk/1345a1.
• Fine ni informas pri nova plurlingva retejo Esperantopedia.org kaj ĝia 14-lecjona E-kurso havebla ankaŭ per la apoj por Android, iPhone kaj iPad.
• Muzike akompanas nin la kanto de Joel Muhire & Miriam Alliance Ingabire „Milit-tempe”, kiu gajnis la unuan lokon en la 65-a Kantoparado.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1512-a E_elsendo el la 15.11.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 15.11 – du gravaj en la E-movada kunteksto – ni proponas kulturkronikajn informojn: Pri la pola pentristo Wlhelm Sasnal, la nunjara laŭreato de la premio Rubens; pri la historio de monbiletoj en la ekspozicio en Krakovo.
• En nia felietono ni prezentas pliajn 8 lokojn, elektitajn de polaj retumantoj kiel polaj Mirlokoj-2026. La unuajn 8 ni prezentis en la elsendo el la 15.10.26.
• Nia redakcia kolego, doktoro Maciej Jaskot raportas pri sia virtuala partopreno en la unua Internacia Kolokvo pri Interlingvistiko kaj E-studoj en Bogoto. Ni prezentas la laŭreatojn de la tradukkonkurso omaĝe al Lucija Borčić kaj de la fotokonkurso „Kroatio de mia okulo” organizitaj de HEU kaj anoncitaj sabate dum la 11-a Memorialo al Lucija Borčić.
• La afiŝo por la hodiaŭa programinformo estis kreita helpe de AI.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1511-a E_elsendo el la 10.11.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la komencaj aktualaĵoj – tuj post la rerigardo al historiaj datoj – ni informas pri la nunjaraj distingitoj per la titolo „Ambasadoroj de la Pola Historio” kaj laŭ datumoj de Eurostat pri la malkreskanta konsumado de drinkaĵoj en 2025.
• Antaŭtage de la pola Nacia Festo de Sendependeco ni memorigas la E-version de la patriota amkanto el la periodo de la 1-a mondmilito „Mia rozmareno”, eksplikante ĝian signifon.
• La 11-an de novembro multaj polaj viroj solenas la nomtagon de s-ta Marteno, kiel tagon de sia persona festo. La tago de s-ta Marteno de kelka tempo estas aparte solenata en Poznano. Pri tiu kutimo – nun imitata en aliaj urboj – ni informas sekve. La plia informo ankaŭ ligiĝas kun Poznano kaj ĝiaj sanktmartenaj kornokukoj, kiuj nun populariĝas en la tuta lando. Ilin prezentas nia programakompana foto kun referenco al la Tago de Sendependeco.
• En nia sciencbultena informo ni parolas pri la lanĉita nunsemajne Centro Oxford-Poland, kiu evoluigos sciencan kaj akademian kunlaboron.
• Kaj en la fino ni informas pri lanĉo de premio por E-poezio Miguel Fernández. Detaloj troveblaj ĉe https://www.herreradelduque.com/. (Eblas ankaŭ alklaki ĉi tie.)
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1510-a E_elsendo el la 05.11.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 05.11, ankaŭ kun la E-historio, ni proponas kulturkronikajn informojn. Pri la plej nova pola Historia Monumento, kiu fariĝis la Centra Tombejo en Szczecin kaj pri la okazonta en Varsovio venontsemajnfine 4-a Festivalo de la Azia Literaturo.
• Omaĝe al la forpasinta fine de oktobro plej maljuna pola esperantisto, Zbigniew Glajcar, ni memorigas nian interparolon kun li pri la komencoj de lia esperantistiĝo.
• Sekve Maciej Jaskot raportas pri sia partopreno en la nunjara Slovaka Esperantista Kongreso.
• En la fino Barbara kaj Gabi invitas por la Leterkesta Renkontiĝo.
• La akompana bildo rilatanta al la 4–a Festivalo de Azia Literaturo en Varsovio estas realigita helpe de AI.