DiscoverUsone Persone
Usone Persone
Claim Ownership

Usone Persone

Author: Usone Persone

Subscribed: 52Played: 924
Share

Description

Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion--literaturon, politikon, la Esperanto-movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale. La etoso estas neformala kaj la vidpunktoj apartenas nur al la dirinto--se eĉ al tiu!

Reagu per retmesaĝo al usonepersone@pm.me

usonepersone.substack.com
42 Episodes
Reverse
Feliĉan Kristnaskon al tiuj, kiuj festas ĝin! Kiel donacon ricevu de viaj plej ŝatataj usonaj personoj la duan epizodon de nia nova serio, en kiu ni intervjuas nin mem. (Dankon al Radikala Tenero pro la inspiro!).Hodiaŭ estas la vico de Brandono, do aŭskultu por ekscii pli pri liaj iama punkeco, vojaĝemo kaj Jutub-kanalo!Libroj Menciitaj:La enigmo de l' ar@neoIf Venice DiesSubtenantoj:Koran dankon al: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen kaj Stela Besenyei-MergerFotoj:Brandono dum komitatkunsido de UEA en Brno: John HUANGBrandono ekstere en Toronto dum la Dulanda Kongreso: Preston FIRESTONE Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
4.1 - Patre Pastre

4.1 - Patre Pastre

2025-12-1501:40:12

Okaze de Zamenhof-tago 2025, ni regalas vin per komenco de nova serio, en kiu ni intervjuas nin mem. Dankon al Radikala Tenero pro la inspiro!Libroj Menciitaj:FarangoBeletra Almanako 52-53Nek Setlanto Nek NativoSubtenantoj:Koran dankon al: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen kaj Stela Besenyei-Merger Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Podkaste Bombaste

Podkaste Bombaste

2025-07-3101:01:54

Jen surpriza (ankaŭ por ni!) ‘bonusa’ epizodo! Dum la Dulanda Kongreso en Toronto, okazis diskutrondo pri podkasto, kiun partoprenis la skipo de Usone Persone, Stela B-M (por Radikala Tenero), kaj Helena Ávila (por BabiBEJO).Post la diskuto, pluraj spektantoj komentis al ni, ke ni devintus registri la diskuton kiel memstara podkasta epizodo, kaj ni bedaŭris, ke ni tion ne faris.Do, estis des pli ĝoja surprizo por ni, kiam nia amiko Alekso MILLER informis nin, ke li filmis la diskuton, kaj eĉ poste ĝin muntis!Do, se vi ne venis al Toronto ĉi-jare, ĝuu tiun ĉi kvazaŭ krosoveran* epizodon!La diskuto ankaŭ spekteblas ĉe Jutubo.*Krosovera: Komuna, kunlabora. Origininta dum nia unua viva epizodo en Ralio, 2023. Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
(Se vi ricevas tiun ĉi epizodon per podkast-aplikaĵo, sciu, ke eblas ankaŭ spekti filmitan version de ĝi ĉe nia Substak-konto!)Por epizodo 3.10, la Usonaj Personoj invadas Kanadon! Ĉi tiun epizodon oni registris antaŭ ĉeestantaro dum la Dulanda Kongreso en Toronto. Stela denove rolis kiel intervjuanto / gastiganto, sed ĉi-foje la triopo siavice preparis demandojn por la aliuloj. Oni diskutis basbalon, interŝtatalojn (kompreneble!), la novan mikronovelaron de Rafa (Centvorte) kaj ĉies spertojn dum la ĉi-jara NASK (okazinta samloke kiel la DLK).Ne maltrafu la okazon aŭskulti la solan registradon de Usone Persone en Kanado, la lando kie la podkasto koncipiĝis!LibrojCentvorte (Amazon)Centvorte (UEA)LigilojSubstako de Usone PersoneNASKDulanda Kongreso 2025Radikala TeneroSubtenantojDankon al Matt Brooks, Philip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, kaj Stela Besenyei-Merger pro ilia subteno! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Por epizodo 3.10, la Usonaj Personoj invadas Kanadon! Ĉi tiun epizodon oni filmis antaŭ ĉeestantaro dum la vespero inter NASK kaj la Dulanda Kongreso en Toronto. Stela denove rolis kiel intervjuanto / gastiganto, sed ĉi-foje la triopo siavice preparis demandojn por la aliuloj. Oni diskutis basbalon, interŝtatalojn (kompreneble!), la novan mikronovelaron de Rafa (Centvorte) kaj ĉies spertojn dum la ĉi-jara NASK.Ne maltrafu la okazon spekti la solan registradon de Usone Persone en Kanado, la lando kie la podkasto koncipiĝis!LibrojCentvorte (Amazon)Centvorte (UEA)LigilojSubstako de Usone PersoneNASKDulanda Kongreso 2025Radikala TeneroSubtenantojDankon al Matt Brooks, Philip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, kaj Stela Besenyei-Merger pro ilia subteno! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Voje Foje

Voje Foje

2025-06-1958:22

Por epizodo 3.9, la Usonaj Personoj diskutas la Vojon de Sankta Jakobo / la Jakobvojon (hispane: "El Camino de Santiago”, portugale: “O Caminho de São Tiago”), laŭ kiu Brandono pilgrimis pli frue dum la jaro. Hanso klarigas la historion kaj la religiajn signifojn, kaj Brandono rakontas pri siaj spertoj, surprizoj, kaj sopiroj.Plej grave: ĉu Brandonon plene indulgis la eklezio? Aŭskultu por eltrovi!LigilojBlogeroj de Brandono pri la Jakobvojo: Parto 1 kaj Parto 2Substako de Usone PersoneNASKDulanda Kongreso 2025La Vojo de Sankta JakoboSubtenantojDankon al Matt Brooks, Philip David Morgan, kaj Stela Besenyei-Merger pro ilia subteno! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
3.8 - Verŝu la TEJO-n

3.8 - Verŝu la TEJO-n

2025-05-0501:40:50

Gastas ĉe nia mikrofono Tyron SURMON, prezidinto de TEJO por 2023-24.Kun li ni multe diskutas kio funkcias bone kaj malbone en TEJO kaj en la movado ĝenerale, kia estas la sperto servi en estraro aŭ eĉ prezidi organizon, kaj kion ni prognozas por la estonteco de la movado.Kiel juna esperantisto trovas sian vojon al TEJO? Kial TEJO-anoj apud la aĝlimo malpli ofte trovas sian vojon aktiviĝi en UEA? Ĝis kiu grado respondecas Hanso por la plej enliberafoliigindaj aferoj?Registrita la 3an de majo, 2025LigilojSubstako de Usone PersoneSubstako de BrandonoNASKDulanda Kongreso 2025KER-ekzamenojLibroj:La BiblioBridge of WordsThe Secret HistoryLa Kaŝita Vivo de ZamenhofLa Sindikato de Jidaj PolicistojBaza Literatura KrestomatioParnasa GvidlibroMi Stelojn Jungis al RevadoDankesprimoj:Ni volas elkore danki niajn subtenantojn Matt Brooks kaj Phillip David Morgan. Dankon al ili ambaŭ! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Ni parolez Ido!

Ni parolez Ido!

2025-04-0101:02:12

Dankon pro tio, ke vi aŭskultis ĉi tiun epizodon la 1-an de aprilo! Ni atendas viajn komentojn pri nia estonta Idistiĝo. 😉Jen la transskribo de la epizodo:Saluto ed esez bonvenanta a tre specala epizodo di "Usono Persone". Me esas Rafa, e kun me, quale sempre, esas Hans e Brandon.Hans: Saluto, me esas Hans.Brandon: Saluto, me esas Brandon.Quale vi sendubite remarkis, ni ne plus parolas Esperanto, ma Ido. Pos kelka reflekto, ni decidis, ke Esperanto vere havas nula reala chanco divenar la internaciona linguo dil tota mondo, do ni decidis lernar ed uzar Ido —specale pro ke ne plus esos obliganta uzar la akuzativo!De nun, la podkasto Usono Persone esos en Ido e lua nomo chanjos ad "Usonez Personez", e ni kurajigas nia askoltanti adherar al maxim chida linguo-komunitato en la mondo!Ni parolez Ido!Irga-kaze, nia hodia temo esos la joki quin homi tra la mondo tendencas facar en Joko-dio, ye la unesma di aprilo. Dum la nexta horo ni diskutos kad esas amuziva facar tala joki, e quanta homi tendencas esar trompata da li.…Se vi havas pensi pri la temo di hodie, voluntez skribar ad usonezpersonez@pomo.me —quale la frukto, ne la literi.De Rafa,Hans,E Brandon,Ne esas trahizo parolar Ido!Kaj, okaze, ke vi ankoraŭ ne Idistiĝis, jen la enhavo en Esperanto:Saluton kaj bonvenon en tre speciala epizodo de "Usone Persone". Mi estas Rafa, kaj kun mi, kiel ĉiam, estas Hanso kaj Brandono.Hanso: Saluton, mi estas Hanso.Brandono: Saluton, mi estas Brandono.Kiel vi sendube rimarkis, ni ne plu parolas Esperanton, sed Idon. Post iom da pripensado, ni decidis, ke Esperanto vere havas neniun faktan eblon iĝi la internacia lingvo de la tuta mondo, do ni decidis lerni kaj uzi Idon —aparte pro tio, ke ne plu estos devige uzi la akuzativo!De nun, la podkasto Usone Persone estos en Ido kaj ties nomo ŝanĝiĝos al "Usonez Personez", kaj ni kuraĝigas niajn aŭskultantojn aliĝi al la plej mojosa lingvokomunumo en la mondo!Ni parolez Ido!Ajnokaze, nia hodiaŭa temo estos la ŝercoj kiujn homoj tra la mondo emas fari en Ŝercotago, la 1-an de aprilo. Dum la sekva horo ni diskutos ĉu estas amuze fari tiajn ŝercojn, kaj kiom da homoj emas esti trompitaj de ili.…Se vi havas pensojn pri la temo de hodiaŭ, bonvolu skribi al usonezpersonez@pomo.me —kiel la frukto, ne la literoj.De Rafa,Hanso,Kaj Brandono,Ne estas perfido paroli Idon!Ni kore dankas José Antonio Vergara kaj Gonçalo Neves pro ilia helpo traduki niajn petolaĵojn en Idon.Dankon ankaŭ al Stela Besenyei-Merger pro la kreo de la tre bela logotipo por Usonez Personez, kiun ni alkroĉis.Okaze ke vi volas lerni pri pli Ido, jen lernolibro por Esperantistoj. Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Por la kvina epizodo de nia tria sezono, venis al nia tablo nia kara Stela Besenyei-Merger, kiu lastatempe estis dufoje premiita, kiel la Esperantisto de la Jaro por 2024, kaj kiel la unua ricevanto de la Premio Maertens. Ni invitis ŝin por paroli pri ŝia sperto, kion signifis por ŝi tiuj premioj, kaj kial gravas rekoni la laboron kaj kontribuojn de tiuj, kiuj dediĉas sin al la afero.Ni longe diskutis pri kial gravas lerni de veteranaj movadanoj, kaj agnoski ties kontribuojn. Nur kelkajn minutojn post la registrado, ni lernis pri la forpaso de Renato CORSETTI (1941-2025). Renato kontribuis dum jardekoj al nia movado. Inter alie li prezidis por TEJO (1971-1973) kaj UEA (2001-2007), kaj estis delonge tre aktiva membro de la komitato de UEA. Krom tio, li estis la edzo de Anna Löwenstein, nia lastatempa gasto, kaj ni sendas niajn kondolencojn al ŝi kaj al la infanoj de Anna kaj Renato. Ni bedaŭras, ke ni neniam havis okazon gastigi lin, kaj dediĉas la epizodon al li. Registrita la 1-an de februaro, 2025.Foto de Renato Corsetti: Aleks Aɴᴅʀᴇ - Propra verko, CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=48489480LigilojSubstako de Usone PersoneNovaĵo pri forpaso de Renato CORSETTIEsperantisto de la JaroPremio Grégoire MaertensIntervjuo de Mark Fettes al StelaLibrojY2KMonstersPoemo de UtnoaPromeso en obskuroOur EveningsLingua, Politica, Cultura. Serta Gratulatoria in Honorem Renato Corsetti: Festlibro en Esperanto, la itala kaj la angla (ne menciita dum la epizodo, sed bona komencpunkto por orientiĝi pri la vivo kaj verki de Renato Corsetti) Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Por nia trideka epizodo, ni bonvenigas la verkiston Anna Löwenstein, kies plej lastatempa romano “La Memoraĵoj de Julia Agripina” ricevis la Laŭron de la Akademio en 2023.Ni parolas kun ŝi pri verkado, tradukado kaj reverkado, kaj la diferenco inter verki angle kaj verki Esperante.Kial Usone Persone estas ujista podkasto? Nepre aŭskultu por ekscii!Registrita la 9-an de novembro, 2024. Koran dankon al Alekso MILLER, kiu helpis nin solvi kelkajn sonproblemojn en la registraĵo. Se vi ne jam konas lian jutub-kanalon, “Exploring Esperanto”, ni rekomendas ĝin! Vi povas ankaŭ aŭdi lin kiel gaston en epizodo 15, “La nepoj nin benos”.Libroj menciitaj:Libroj de Anna Löwenstein ĉe FELOn the edgeLando kiu vekiĝas: rakontoj el UkrainioUnu Palestino, Kompleta de Tom SegevSubtenu Usone Persone:Okaze de nia trideka epizodo, la tria epizodo de nia tria sezono, ni lanĉas la eblon subteni nin tri per Substako. Eblos subteni je diversaj obloj de $3. Se vi aprezas nian laboron, kaj volas helpi nin produkti pli da epizodoj, je kiom eble alta nivelo, ni tre dankus vian subtenon! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
3.2 Kio kabeigus nin?

3.2 Kio kabeigus nin?

2025-01-1101:14:13

Malgraŭ ĉiuj malgraŭoj, la usonaj personoj restas nekabeintaj - sed ĉu kabeontaj? Por satigi vian scivolemon kaj komplezi vian klaĉemon, aŭskultu tuj!Registrita la 20an de oktobro, 2024.LigilojSubstako de Usone PersoneKabeLibrojOn the edgeLa venecia komercistoINK-3La faraono Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
En ĉi tiu epizodo ni daŭrigos nian diskuton pri la Baza Legolisto kompilita de William Auld en 1988 kaj ĝisdatigita en 1997. En la 9-a epizodo de nia unua sezono, en 2023, ni diskutis la unuajn 10 verkojn en la listo, kaj hodiaŭ ni daŭrigos nian trarigardon trae.Ni volas elkore danki Matt Brooks, nian unuan subtenanton pere de Substako, kaj ankaŭ Phillip David Morgan, kiu lastatempe abonis. Dankon, Matĉjo kaj Phillip!Ankaŭ vi povas mone subteni nin, se vi volas helpi nin pagi la kostojn de la registrado kaj aliaj elpezoj.Libroj diskutitaj:Fajron sentas mi interneNaskitaj sur la ruino (bitlibre)Sur kampo granitaBakŝisJen la sablo el mia klepsidroLa litomiŝla tombejoVivo kaj opinioj de mastro M'SaudSe grenereto...Kredu min, sinjorino!El la maniko33 rakontojTrezoro (parto 1)Neŭtrale - Sten JohanssonAliaj LigilojSubstako de Usone PersoneNASKDulanda Kongreso 2025Kanada Esperanto-AsocioMeKaRoKER-ekzamenojBaza Legolisto Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
3.6 - Toronte Estonte

3.6 - Toronte Estonte

2025-03-0201:16:20

En tre speciala epizodo, la usonaj personoj esploras Toronton, la urbo, kie okazos la Dulanda Kongreso kaj NASK en Julio. Ĉiĉeronas por ni Andy Blair kaj Jed Meltzer, du membroj de la LKK. Venu konatiĝi kun la ĉefurbo de Esperanto por Nordameriko en 2025!LigilojSubstako de Usone PersoneNASKDulanda Kongreso 2025Kanada Esperanto-AsocioParalela UniversoNOREKMeKaRoKER-ekzamenojTem-kanto de la Dulanda KongresoLibroj:Trezoro (parto 1)Neŭtrale - Sten Johansson Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Por la kvara epizodo de nia tria sezono, ni bonvenigas al Kalle Kniivilä, nuntempa Esperanta ĵurnalisto kiu aparte profunde verkis pri Ukrainujo kaj Rusujo dum la lastaj jaroj. Lia plej nova libro traktas la rakontojn de diversaj ukrainoj, kun la fono de la milito.Ni registris iom post la balotado en Usono, do, la temo iĝis eĉ pli aktuala.Ni ankaŭ parolas pri diversaj aspektoj de ĵurnalismo kaj de la nuntempa Esperanto-movado, kaj kiel ĝi povus mem iĝi pli aktuala.Registrita la 10-an de decembro, 2024.LigilojSubstako de Usone PersoneKalle KniiviläArtikolo de Kalle pri ties EsperantistiĝoIntervjuo al Kalle fare de Nicola Ruggiero pri la verkado de KalleIntervjuo al Kalle fare de Hanso pri la libro "Lando kiu vekiĝis"Podkasto kern.punktoLibroj:Eldonejo Mondial, kun pluraj libroj de KalleOn the edgeLa malamiko de PutinRadical de Sofia Warren Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Pri la afrika UK

Pri la afrika UK

2024-11-1801:39:48

LigilojSubstako de Usone PersoneLa blogo de StelaBobelartoLibroj:Prezento de la libroj de Petro Desmet’Lando Kiu VekiĝisJulia AgripinaOn the edgeOni ne pafas en Jamburg Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Dum NASK, Birke Dockhorn kaj la normalaj uloj priparolas basbalon, la vivon en Usono, instruadon, kaj tiel plu. Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Ĉiom el la reptiloj

Ĉiom el la reptiloj

2024-06-2201:06:24

Post ioma paŭzo, Usone Persone revenas por priparoli (sed ne prikrokodili) la fenomenon krokodilado. Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Traduku "funcle"!

Traduku "funcle"!

2024-03-2201:16:11

Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas tradukadon, precipe sian propran kaj literaturan. Ho, kaj ankaŭ fonklojn.LigilojTelegrama Anonckanalo pri Usone Persone2-a Literatura DuonmaratonoAliĝu al NASK!Pli da NASKaj detalojUsona Kongreso de EsperantoSesdek OkLidiaLa abeloj kaj la nevideblaBeletra Almanako 47La gajaj edzinoj de WindsorNe tiel, sed tiel ĉi! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Lernu, lernu, lernu!

Lernu, lernu, lernu!

2024-03-0901:41:14

Erin Piateski (Erinja) venas al Usone Persone por priparoli sian vivon en Esperantujo--kaj precipe la retejon Lernu!.Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone2-a Literatura DuonmaratonoAliĝu al NASK!Pli da NASKaj detalojUsona Kongreso de EsperantoSesdek OkLidiaLa abeloj kaj la nevideblaBeletra Almanako 47La gajaj edzinoj de WindsorNe tiel, sed tiel ĉi! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
La ertlita almanako

La ertlita almanako

2024-02-1801:46:57

La erudito István Ertl venas al Usone persone por priparoli aferojn plej diversajn (tamen ĉiam tanĝante iel-tiel la literaturan revuon Beletra almanako). Ĝuu!LigilojTelegrama Anonckanalo pri Usone Persone2-a Literatura DuonmaratonoAliĝu al NASK!Pli da NASKaj detalojUsona Kongreso de EsperantoSesdek OkLidiaLa abeloj kaj la nevideblaBeletra Almanako 47La gajaj edzinoj de WindsorNe tiel, sed tiel ĉi! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
loading
Comments