Discover
Radikala tenero
Radikala tenero
Author: Radikala tenero - feminismaj babiladoj pri la vivo
Subscribed: 3Played: 149Subscribe
Share
© Radikala tenero
Description
29 Episodes
Reverse
“Estas tempo rekonkeri niajn korpojn. Estas tempo rompi la malnovajn normojn.” — Mareike Fallwickl, aŭstra aŭtorino naskita 1983En ĉi tiu kortuŝa epizodo ni, Stela kaj Carolin, parolas kun eksterordinara kaj mojosa virino, kiu rekonkeras sian korpon ĉiutage.La vivo de Tanja antaŭ du jardekoj draste ŝanĝiĝis post malkovro de tre malofta genetika mutacio en ŝia familio. Pro la ege alta genetika risko malsaniĝi je stomaka kancero ŝi kaj pluraj familianoj faris la radikalan decidon pluvivi sen stomako — decido kiu plej verŝajne savis ŝian vivon, kiel vi povos aŭdi en nia babilado. Tiu senstomaka vivo devigis ŝin je tute nova ĉiutageco — anstataŭ manĝi eble tri plenajn pladojn, povi senti malsaton, povi ignori manĝotempojn ŝi nun devige manĝas multajn etajn porciojn ĉiutage. Sed tio estas nur unu el pluraj defioj. Multajn ecojn de tiu nova vivo ŝi devis mem eltrovi tra la jaroj.Kuraĝe kaj tenere ŝi rakontas pri kiel ŝi reagis al la diagnozo, kiuj medicinaj paŝoj estis eblaj kaj rekomenditaj, kiel ŝi faris tiajn pezajn decidojn, kaj kiel ŝi novstrukturigis sian vivon.Ni ekscias kio ĝojigas ŝin malgraŭ grandaj defioj, kiel ŝi kontrolas sian sanon, kiel aliaj trafitaj familianoj traktis kaj traktas la genetikan mutacion, kaj ankaŭ kiel reagas aliuloj al ŝiaj specialaj bezonoj, ekzemple kiam ŝi manĝas en restoracioj.Ni elkore dankas al Tanja pro la babilado, la preteco respondi al ĉiuj niaj demandoj kaj eĉ pli grave: ŝia amikeco. Bonan aŭskultadon al vi!Volonte aliĝu al nia telegrama grupo, kie vi povas komenti kaj diskuti ĉi tiun epizodon. This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com
“Iliaj studkondiĉoj estas niaj laborkondiĉoj.” — kolego de Claire dum kunsidoSaluton karaj aŭskultantoj kaj rebonvenon al la kvara serio de Radikala Tenero!Ni revenas kun tre aktuala temo: Claire instruas en universitato en Francio - aŭ momente ŝi ne vere multe povas. La studentoj protestas kaj blokas la universitatojn. Claire rakontas en Radikala Tenero kion ŝi opinias pri la protestoj, pri kio ili entute temas, kaj kiel la bildoj transportitaj en la medioj diferencas al tio kion ŝi mem spertas. Vi ankaŭ aŭdos, kiel la protestoj ŝanĝas ŝian ĉiutagecon, ŝiajn emociojn kaj kio donas al ŝi esperon por la estonteco.Multaj Esperantistoj estas instruistoj en la franca eduksistemo, do ni kuraĝigas vin ekhavi viajn informojn ankaŭ de personaj babiladoj, ne nur de la naciaj medioj, kiuj ofte volas timigi la spektantojn/aŭskultantojn kaj raportas pri perforto anstataŭ la kerno de la problemoj.Se vi deziras aŭskulti la epizodon el nia unua sezono por pli bone ekkoni Claire persone, vi trovas ĝin ĉi tie:Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com
Ni preskaŭ sukcesis paŭzi dum la somero, sed ne! Ĉar ni tamen registris epizodon por vi dum la 111-a Universala Kongreso en Graco kun du frataj podkastoj: Fremdulo kaj Usone Persone!Bonvenon al Usona Radikala Fremdulo! 🇺🇸✊👽La kongresa temo estis “Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”. En la epizodo krom Stela ĉeestis Brandono Sowers (Usone Persone) kaj Tobiasz Kubisiowski (Fremdulo).Menciitaj podkastaj epizodoj de Radikala Tenero:Menciitaj podkastaj epizodoj de Usone Persone: * Traduku "funcle"!: https://usonepersone.substack.com/p/traduku-funcle-553* Ĉu Esperanto estas sekto?!: https://usonepersone.substack.com/p/cu-esperanto-estas-sekto-1a4Menciita podkasta epizodo de Fremdulo: https://creators.spotify.com/pod/profile/fremdulo/* Lukse(m)burĝe (kun Gabriel Labrie): https://creators.spotify.com/pod/profile/fremdulo/episodes/307-Luksembure-kun-Gabriel-Labrie-e3ailisNian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com
Polaj radikoj, rusi- kaj israeldevena edzo, komuna loĝloko en Nederlando, kaj subite gravedeco - kun ĝemeloj! En tiu ĉi epizodo ni parolas kun Karina Goren pri ŝia eksterordinara familia vivo. Ekde la nasko de la ĝemelinoj ŝia vivo forte ŝanĝiĝis.Ni aŭdos kiel ŝi travivas la tute normalajn ĥaosajn defiojn kun ĝemeloj, kaj kiel ŝi ĵonglas kun tiom da diversaj lingvoj kaj kulturaj tradicioj en la familio.Antaŭĝoju pri inspira babilado kun la forta kaj mojosa Karina!Ni ripozas nun dum la somera paŭzo en la norda hemisfero. Feliĉe ni denove sukcesos renkontiĝi kaj pasigos multe da tempo en diversaj Esperanto-renkontiĝoj kune. Ni esperas renkonti ankaŭ vin! Se vi volas glumarkojn de RT, nepre trovu nin kaj ni babiladu pri tio kiun epizodon vi pleje ŝatis! Ĝis poste kaj fartu bone!Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com
“Kaj, ĉu vi estas esperplena?” - “Jes, mi estas esperplena; mi fakte havas vere tre multe da espero. Sed estas espero, kiu baziĝas je la realisma takso de la enormaj fortoj kiuj koalicias kontraŭ ni. La sola vera ebla espero estas ja, ke ni konfesas al ni mem, kiom multe ni ankoraŭ bezonas fari; kaj mi kredas, ke ni sukcesas tion; kaj ne nur tion, mi kredas ke ni povas fari tion ĝojplenaj.”(Audre Lorde, 1934-1992, usona aktivistino kaj verkistino, kiu multege kuraĝigis kaj inspiris aliulojn. Ŝi kutime komencis siajn prelegojn per la frazo: “Mi venas al vi kiel afrik-usonano, feministo, lesbo, batalanto, nigra aktivisto, poem-verkisto, patrino kaj travivanto de kancero.”)The Berlin Years | Die Berliner Jahre — Audre Lorde–The Berlin Years 1984 to 1992Paula jam ekde sia infaneco aktivas por la konservado de nia tero.Dum la pandemio, kiam dum iom da tempo ne eblis manifestacii en grandaj grupoj, ŝi komencis konstrui la homamasojn el la ludbrika materialo LEGO. En la nova epizodo eblas aŭskulti pri la spertoj kiujn ŝi faris per la mojosa projekto.Ŝi ankaŭ ĵonglas kaj evoluigis sian dreg-reĝan identecon Batalanta Beluliĉo. En la epizodo Paula rakontas pri siaj spertoj kun drego.LEGO-manifestacioj ĉe Instagramo.Batalanta Beluliĉo ĉe Instagramo.Pri la 1,5-grada celo de Parizo (anglalingve).Pri LEGO.Pri la vorto Bambule.Pri intersekcieco de Kimberlé Crenshaw vi povas legi (anglalingve) ĉi tie.Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com








