Discover
Fremdulo 3

36 Episodes
Reverse
Dum la mondo ŝanĝiĝas, la Esperanto-movado evoluas. En ĉi tiu epizodo Tyron Surmon kaj mi juĝas la ŝanĝojn kaj tendencojn en Esperantujo kiujn ni rimarkis dum nia movadaneco.Vizitu min en Telegramo: t.me/fremduloSekcioj de la epizodo:00:00:00 Enkonduko - ni taksos aferojn00:05:30 UEA kaj TEJO00:22:15 Eventoj00:42:00 Muziko00:59:25 Esperanto en la reto01:21:30 Tutmondeco01:30:22 Kiomo de esperantistoj01:40:37 Konkludo
Kiel aspektas redaktado de junulara revuo en la 21-a jarcento? Pri tio mi babilas kun de membroj de la redaktora teamo de “Kontakto”: Karina Oliveira, la redaktoro, kaj Tatu Lehtilä, provleganto. Aŭskultu do pri la kulisoj de la laboro kaj pri nia vidpunkto pri tio en la sekva interparolo en “Fremdulo”.
Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo
Ĉu ekzistas vivo en Esperantujo post kiam oni eliris el la Estraro de TEJO? Kio estas la nuntempaj krizoj de TEJO? Kiom da Elektaj Komisionoj necesas por elekti novan Estraron?
Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
Unu jaron post nia lasta, duepizoda interparolo, mi renkontiĝas denove kun Rafał Darasz – Esperanto-aktivulo, doktoriĝanto pri gestolingvistiko, unuafoja partopreninto de IJK. Ni babilas pri la ŝanĝoj, kiuj okazis ekde nia lasta antaŭmikrofona babilado, kaj pri niaj vizioj pri Esperanto-aktivado.
Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
Resaluton! Jen la dua parto de la interparolo kun Rafał Darasz. En tiu ĉi parto ni traktas niajn spertojn en organizaĵoj Esperantaj kaj ne-Esperantaj – kaj ni diskutas pri la tediĝo kaj laco pro la laboro en ili.
Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
Saluton post longa paŭzo! Jen antaŭepizodo por la nova serio de “Fremdulo”. En ĝi mi parolas kun Rafał Darasz, doktoriĝanto pri signolingvistiko kaj la prezidanto de Pola Esperanto-Junularo, pri loĝado en Pollando: ĝiaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj. Ĉu eblas senti sin fremdulo en sia propra lando? Ni malkovru tion en epizodo 3/01. Bonan aŭskultadon!
Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
Mi… mi eĉ ne scias kiel priskribi tion.
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
Feliĉan novan jaron! En ĉi tiu epizodo mi volis paroli pri planado, sed anstataŭe mi senplane parolas pri kelkaj miaj konstatoj kiuj aperis dum la kristnaska periodo – pri la publikaj diskutoj en la reto kaj pri la karakterizaĵoj de diskutoj ĉe Twitter.
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
Feliĉajn jarfinajn festojn kaj bonan novan jaron! Hodiaŭ mi daŭrigas la pli spontanean formon de la podkasto por honeste resumi la lastan jaron en mia vivo.
Jarkompaso: yearcompass.com/eo
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
En mia hodiaŭa babilado mi invitas vin aliĝi al mia navigado tra la malkvieta maro de diversaj pripensaĵoj kiujn mi havis en la lasta tempo. Inter ili: la kulisoj de verkado de scienca artikolo, mia sperto pri retaj lecionoj ĉe universitato kaj miaj lastatempaj konstatoj pri la esenco de tradukado.
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
En novembro mi sukcese iris al Parizo por viziti mian amikinon kaj ankaŭ iom rekonatiĝi kun la urbo. Mia reveno ne estis tamen tiom sukcesa…
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
Serĉado de loĝejo povas esti malfacila en ĉiu urbo en la mondo, kaj ankaŭ la varsovia loĝejmerkato havas siajn specifajn malfacilaĵojn. Mi tamen sukcesis ekhavi iun loĝejon por mi – kiel mi faris tion? Kaj kiun impreson mi havas pri tio post kiam mi travivis kelkmonatan serĉadon de loĝejo en Parizo? Aŭskultu mian rakonton pri tio en la unua epizodo de la dua serio de #Fremdulo!
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
Saluton kaj bonvenon al la dua serio de Fremdulo! #fremdulo
Aŭskultu ĉe Anchor, Spotify, Google Podcasts, Apple Podcasts kaj pli!
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
En la resuma epizodo de la podkasto (aŭ ĉu nur de la unua serio?) mi parolas pri miaj rimarkoj post reveno al Pollando.
Rimarkoj, notoj kaj komentoj bonvenas ĉe t.me/tkubis.
Ĉi-semajne mi revenas al Pollando! Kaj tuj antaŭ mia reveno mi pripensas iom pri la aferoj kiuj mankis al mi en Francio dum mi estis ĉi tie.
🎂🎉 Antaŭ precize dek jaroj mi komencis lerni Esperanton. Pro tiu okazo en la 20-a epizodo mi iom retrorigardas la decidon kaj provas juĝi kiagrade ĝi influis mian postan – kaj nunan – vivon.
Cetere, la manko de muziko havas kelkajn kialojn, el kiuj nur unu estas ke mi estas pigra. Vi estas bonvenaj plendi se tio tro ĝenas.
📻 Pro la koincido de diversaj okazaĵoj foje mi estas iasence devigata aŭskulti francajn radiostaciojn. Kaj mi kaptis la okazon por povi iom plendi pri la francaj radioj ĝenerale.
Ĉi tiu epizodo komence temas nur pri miaj plendoj kaj mia sinteno al la reveno al Pollando… Sed poste mi komencas paroli ankaŭ pri la libroj kiujn mi lastatempe fin- aŭ ek-legis.
Retour à Reims (Didier Eribon)
Głos (Wojciech Mann)
Historia muzyki polskiej (red. Stefan Sutkowski)
Vikihodiaŭ mi vikirakontos iom pri miaj vikihobioj kaj pri tio kion mi vikifaras kiam mi fakte devus vikiprepari vikilaboraĵojn por mia vikiuniversitato. Vikivojaĝo: https://eo.wikivoyage.org
muziko: airtone – resonance feat. SackJo22, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/airtone/61321
Plenigu vian Jarkompason! https://yearcompass.com
muziko: Martijn de Boer (NiGiD) – Malenky Prospekty feat. Javolenus, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/56495