DiscoverPola Retradio en Esperanto
Pola Retradio en Esperanto
Claim Ownership

Pola Retradio en Esperanto

Author: Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

Subscribed: 98Played: 4,544
Share

Description

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.
349 Episodes
Reverse
En la 1435-a E_elsendo el la 05.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia hodiaŭa leterkesta programero - krom trakti aktualajn korespondaĵojn ni decidis prezenti mallongan interparolon kun nia slovena aŭskultanto, Peter Grbec renkontita en la 110-a UK, kiu dividas siajn opiniojn pri niaj elsendoj. • En la kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 05.11 – ni informas pri portreto de Dürer prezentata en Krakovo; pri pentristaj Rubens-spuroj en Silezio; pri 31 novaj objektoj en la Listo de nemateria kulturheredaĵo de Pollando. • El la E-komunuma segmento eblas ekscii pri la revuo Esperantologio-Esperanto Studies (EES) akirinta sciencan agnoskon en Italio; pri Amikeca Premio de la ĉina registaro por Rafael Zerbetto. • Muzike ni memorigas la kanzonon de Ĵomart „Pasero”. La reta foto/grafikaĵo de Maria Skłodowska lige kun la 120-jariĝo de ŝia prelego en Sorbono devenas el la paĝo de Pola Radio. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1434-a E_elsendo el la 30.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la literatura segmento ni prezentas hodiaŭ rakonton de la pola verkisto Jarosław Iwaszkiewicz „Sciuro”, en la E-traduko de nia iama redakcia kolego Jerzy Grum. La beletra bildo prezentas figuron de iom deprima tombeja vizitanto, kies animagordon ŝanĝas la ekviglinta tie sciuro. • Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 30-a de oktobro. Krome el novaĵbulteno vi ekscias pri edukroboto Astorino, kiun Pollando eksportas ankaŭ al Japanio; pri la pola firmao JNT Group, unu el la plej grandaj produktantoj kaj distribuantoj de vinoj, kiu fariĝis posedanto de fama hispana vitejo; pri reago de Spotify je AI-spamado. • La sciencan rubrikon ni dediĉas al la ĉiam pli laŭtaj argumentoj kontraŭ la sezona horŝanĝo, malavantaĝa por la homa sano kaj produktiveco. • Ni enrigardas la 23-an numeron de la scienca revuo „Notes Muzyczny”, kun la E-lingva artikolo de Marek Nahajowski. • La reta foto ornamanta la programinformon prezentas la edukroboton Astorino. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1433-a E_elsendo el la 25.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia felietono pri la koninda polo ni prezentas la figuron de renoma  bakteriologo kaj mikrobiologo, Helena Sparrow. Pro sia ĉarmo difinata kiel „la belle Polonaise” ŝi unuavice restas en la memoro kiel pionirino de publika sano. Ŝiaj esploroj kaj laboroj ne limiĝis al Pollando, aparte gravan kontribuon ĉi-rilatan ŝi alportis en Tunizio. • En la kultura kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 25.10 – vi ekscias pri la Conrad-festivalo en Krakovo; pri ciferecigata, la unusola en Pollando,ekzemplero de Stradivarius-violono; pri sociologia fotoregistro rilate la polan socion en londona ekspozicio, • En la E-komunuma segmento ni informas pri la nunjara, 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto, okazonta komence de decembro: uea.org/gk/1257a1. • Muzike ni proponas fragmenton de la originala E-kanzono „Per fido” kiun komponis, la tekston verkis kaj kantas Simmon Keith Barney. La reta foto ĉe nia programinformo prezentas elstaran polan violoniston, Janusz Wawrowski kun unusola pola Stradivarius-violono dum la solenaĵo de nomatribuo „Polonia”. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1432-a E_elsendo el la 20.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas So Jinsu, sed ĉi-foje en la rolo de la prezidanto de Korea E-Asocio. Kaj ĝuste atingaĵoj, problemoj kaj planoj, kiuj staras antaŭ la korea asocio, estas la temo de nia intervjuo. • Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 20-a de oktobro. Krome en novaĵbulteno ni informas pri Pollando la plej granda eŭropa produktanto kaj eksportanto de ĉampinjonoj; pri pola lingvo aldonita al informaj lingvoj de Vatikano; pri ekspozicio dediĉita al Janusz Korczak en la biblioteko de la Universitato Cantoblanco en Madrido. • En la scienca rubriko ni informas pri la nunjara laŭreato de Lem-premio, kiu fariĝis renoma pola fizikisto, kunkreinto de la t.n. Gdanska Skolo de la kvantuma fiziko, prof. Ryszard Horodecki. • Hodiaŭ muzike akompanas nin Kris Fresi per la kanzono Monda Paco el lia albumeto eldonita en la ĵusaj tagoj de Vinilkosmo. La reta foto ornamanta la programinformon rilatas evidente al ĉampinjonoj, pri kies produktado kaj eksportado Pollando gvidas en Eŭropo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1431-a E_elsendo el la 15.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia felietono pri la koninda Pollando ni parolas pri la ĵus finiĝinta plebiscito de National Geographic Traveler pri Mirlokoj de Pollando 2025. Aparte ni donas la atenton al la mirloko  „Subakvigita Arbaro”, kiu sekve de ŝtormo en 2016 aperis sur pola plaĝo ĉe Baltiko. • En la kultura kroniko ni informas pri la Semajno de la Latinamerika Kinoarto baldaŭ okazonta en Varsovio; pri interesa ekspozicio en la ĉefurba Reĝa Kastelo pri vesto kiel komunikilo; pri retrospekta ekspozicio dediĉita al arto de Sara Lipska en Francio. • En la E-komunuma segmento ni informas pri profesoro Geoffrey Greatrex, nova membro de la Akademio de Eŭropo; pri la forpaso de la kroata esperantistino, verkistino Zora Heide. Ĉi-lastan informon akompanas la poeziaĵo „Nia junaĝa brilo” de Visnja Stahuljak en la traduko de Zora Heide. • Muzike ni komune aŭskultas la brazilan kanton „La muzikistaro”, kiun plenumas Franca Fenati. Ĝi gajnis la 55-an Kantoparadon. La interreta foto de Paweł Lenart ĉe nia programinformo prezentas arbotrunkojn de la Subakvigita Arbaro, kiun la naturo malkaŝis en 2016. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1430-a E_elsendo el la 10.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: La rerenkontita dum la 110-a UK en Brno Rico Giacometto en la interparolo kun nia redakcio dividas novaĵojn pri sia laboro en la Londona E-klubo, kun edukado.net kaj uea.facila.org. Ni ekscias iom ankaŭ pri pliaj aktivadoj, kiujn li planas. Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 10-a de oktobro. Krome en novaĵbulteno ni informas pri ŝancoj je paco inter Hamas kaj Israelo. Reference al Eurostat ni traktas la demandon, kiom aĝaj estas la uniaj junuloj memstariĝante ekster la gepatra hejmo. Iom aparte ni informas pri interesa ekologia solvo kreiĝinta en Pollando, tio estas observa turo i.a. de maraj birdoj, ne facile videblaj de sur la bordo. Al ĝi referencas nia reta foto akompananta la programinformon. La sciencan rubrikon ni dediĉas al la usonaj esploroj pri efiko de rozaria preĝo je la homa bonfarto kaj sano. Menciidas, ke pere de la eventa servo ĉiutage grupiĝas esperantistoj por komune preĝi la rozarion https://eventaservo.org/e/4b8aa8. Hodiaŭ muzike akompanas nin Flávio Fonseca per sia tradukita el la brazila kanto - „Ho, mi vere volas, ke vi min akceptu”. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1429-a E_elsendo el la 05.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa Leterkesta renkontiĝo ni prezentas interparolon kun nia relative nova aŭskultanto, Ognian Kabranow el Usono. Ni i.a. levas la demandon pri tio, kiel nomi stiratajn aparatojn „drono” aŭ „droneo” kaj kalkulas je reagoj de niaj aŭskultantoj. • En la komenca kultura kroniko ni informas pri la komenciĝinta en Varsovio 19-a Internacia Fortepiana Konkurso de Frederiko Chopin; pri impona kultureduka komplekso kreiĝinta en Bydgoszcz (la norda Pollando); pri kreiĝonta en Lodzo (la centra Pollando) muzeo de stratarto. • En la E-komunuma segmento pastro Roman Gmyrek en interparolo kun Maciej Jaskot invitas por la Preĝotagoj en Częstochowa: 10-12.10.2025 (https://eventaservo.org/e/a9a307). • En la hodiaŭa elsendo ni prezentas la malnovan kanton de Oraj Kantoj „Pluvo kaj vent’”. La akompana al la programinformo reta foto rilatas al la daŭranta en Varsovio 19-a Internacia Chopin-konkurso 2025. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1428-a E_elsendo el la 30.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Kiel hodiaŭ informis pere de uea-membroj Michela Lipari en la nomo de la ĵurio „Premio Maertens”, nunjare je unu monato pli longe, t.e. ĝis la 31-a de oktobro 2025 eblas prezenti kandidatojn por Maertens-premio 2026 (GK N-ro 1240). La premio estis iniciatita en 2024 omaĝe al la 100-jariĝo de la eksa prezidanto de UEA, Grégoire Maertens (1980-1986). Lige kun ĉi tiu informo ni prezentas interparolon kun la nepo de Grégoire Maertens, Rakoen faritan dum la 110-a UK rilate al la unua premio dum la kongreso enmanigita. • Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 30-a de septembro. Krome en novaĵbulteno ni informas pri UNICEF-raporto dediĉita al la superpezo kaj subpezo de infanoj pro la agresa reklamo de nutraĵindustrio; pri la stacidomo Wrocław Główny, akirinta la 1-an lokon en la Indekso de la Eŭropaj Fervojstacioj 2025. Hodiaŭ vi aŭdos pri interesa ekologia iniciato, kreata kunlabore kun Rumanio, Ĉeĥio kaj Slovakio, kiu celas vespertojn. • La sciencan rubrikon ni dediĉas al la lastaj esploroj de brazilaj, francaj kaj kanadaj sciencistoj pri la influo de mikro- kaj nanoplasto je osteoporozo kaj ostomalsanoj. La akompana al la programinformo reta foto prezentas la distingitan stacidomon Wrocław Główny. • Ni informas laŭ Vinilkosmo pri la lanĉita hodiaŭ reta 7-titola bitalbumeto de Kaj Tiel Plu (KTP) “Je la kvara” kun specimeno de la lanĉovideaĵo. El la malnova albumo de KTP “Surplacen venu vi” ni prezentas fragmente ĝian plenumon de la kanzono “Ho, Marijana”. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1427-a E_elsendo el la 25.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nian felietonon pri historia figuro ni dediĉas al Maria Leszczyńska, kiu dum 43 jaroj estis reĝino de Francio. La 300-a datreveno de ŝia edziniĝo al Ludoviko la 15-a pasis la 6-an de septembro omaĝita per rekreo de la historia sceno en Fontainebleau. • En la kultura kroniko ni informas pri Pola Kultura Semajno en Osaka; pri urba ludo en Zagrebo omaĝanta ĝian poldevenan, meritiĝintan urbestron; pri baldaŭ okazonta en Lodzo Festivalo de Multaj Kulturoj. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la iniciatita de UEA Semajno de Lingvoj kaj Paco (21-26.09). • En la hodiaŭa elsendo akompanas nin denove Feri Floro per fragmento de sia plej nova kanto „La vento de Aŭtuno”. La interreta foto prezentas iun el la portretoj de la reĝino Maria Leszczyńska, al kiu estas dediĉita nia felietono. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1426-a E_elsendo el la 20.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa elsendo ni interparolas kun la renkontita dum la 110-a UK Karina Oliveira, redaktoro de „Kontakto”, dank’ al kiu ni povis legi multajn interesajn revunumerojn. Sed  temas ne nur pri la redaktado. La interparolo ebligas al ni konatiĝi kun tiu interesa brazila esperantistino, antaŭ kiu Esperanto malfermis pordon i.a. al la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, al ŝanĝo de la vivmedio, ne laste al familia vivo en Finnlando. • Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn en Pollando kaj en la mondo ligitajn kun la 20-a de septembro. Krome en novaĵbulteno ni informas pri poldevenuloj studontaj en Pollando en la akademia jaro 2025/26; pri Pollando kiel signifa eksportanto de presmaterialoj; pri grava profesia distingo por pola arkitektura laborejo. • La sciencan rubrikon ni dediĉas al japanaj esploroj pri la rezultoj de la longdaŭra efiko de aromo je la cerbofunkciado. • Ni salutas la partoprenantojn de la Azia-Oceania Kongreso kaj de la Japana E-kongreso, ĝojante kundividi la etoson, kiu sabate ekregis en Okayama, per ĉerpaĵo el la muzika registraĵo en fejsbuko. • Por pliaj muzikaj momentoj ni elektis ĵusan registraĵon de Feri Floro por la vortoj de Liven Dek, de popola meksika kanto „La Bamba”. Nian programinformon akompanas interreta foto rilata al nia sciencbultena temo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1425-a E_elsendo el la 15.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni proksimigas la novan prezidantinon de la Konsilio de Kunordigantoj de Naciaj Antarktaj Programoj, COMNAP - Agnieszka Kruszewska. • En la kulturkronika bulteno ni informas pri interesa ekspozicio dediĉita al Nikifor, ĉiam pli fama eksterlande, pola naiva pentristo; pri Arĝenta Fajfilo 2025 por Tomasz Kalisz, pola orgenludisto, lekcianto, komponisto; pri la unua biblioteko en la metroo-stacio en Varsovio, la t.n. metroteko. • En la E-komunuma segmento ni prezentas la alvokon de Anatolij Ionesov partopreni la eventon LA INTERNACIAJ LETERTAGOJ 2025 “Vorto pri Samarkando: la urbo, pri kiu oni ŝatas pensi, revi kaj paroli”: imps86@yahoo.com. • En la hodiaŭa elsendo akompanas nin muzike Valentina Cancino prezentanta la kanton La Rakonto. La programakompana reta foto prezentas iun el la bildoj de Nikifor. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1424-a E_elsendo el la 10.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia hodiaŭa elsendo ni retrorigardas al la someraj UK-tagoj prezentante nian interparolon kun unu el la novaj Honoraj Membroj de UEA, Zsófia Kóródy. Ŝi parolante pri sia e-ista agado mencias i.a. solenotan 50-jariĝon de sia esperantisteco. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la lastnokta dronatako kontraŭ Pollandon; pri daŭra avana loko de Pollando en la pomproduktado; pri la demando ĉu la ukraina fariĝos la dua fremda lingvo en polaj lernejoj. • En la scienctema rubriko ni traktas sukcesojn de polaj lernantoj, kiuj revenis kun medaloj post la Olimpiko pri Astronomio kaj Astrofiziko en Mumbajo. • Kelkan spacon ni donas al literaturo informante pri la 9-a tradukkonkurso LUCIJA BORČIĆ, al kiu eblas kontribui ĝis 28.09.2025 ĉe hes.keu@gmail.com. Ni prezentas la rezultojn de la 4-a INK-konkurso anoncitajn dum la 110-a UK. Fine ni prezentas la poeziaĵon de Tiberio Madonna „Somero en la kampoj” el la paĝo de la fb-a grupo E-literaturo kaj muziko. • Por komunaj muzikaj momentoj ni elektis fragmenton de la E-kanzono “La amo sorĉa kiel sonĝ'”, kiun plenumas Attila Schimmer. Ĝi rivalas inter 10 kantoj en la 54-a kantoparado de Heinz-Wilhelm Sprick. La rezultoj estos konataj merkrede vespere. Nian programinformon akompanas interreta foto pri pomoj, grava pola eksporta produkto. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1423-a E_elsendo el la 05.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni invitas vin al la loko multnombre vizitata de turistoj interesiĝantaj pri historio de la 2-a mondmilito, la tiel nomata Wilczy Szaniec (lupa remparo), komplekso de bunkroj de Hitler kaj lia stabo en la norda Pollando. • Post la feria paŭzo ni revenas al la prezentado de kontribuoj de niaj aŭskultantoj ligitaj kun la kulturo, historio, eventoj de iliaj devenlandoj. Hodiaŭ Haesim PARK – Tamara el Koreio prezentas miton pri Dangun Wanggeom, tio estas pri la kreiĝo de Koreio. • En la kulturkronika bulteno ni informas pri ekspozicio prezentanta ligojn inter Pollando kaj la 750-jariĝanta Amterdamo; pri juna pola pianisto invitita ludi en Carnegie Hall; pri suiseki-arto prezentata en la krakova Manggha-muzeo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la sciencaj premioj atribuitaj dum la 110-a UK. • Ni memorigas pri la okazonta sabate, la 6-an de septembro Tago de la Nacia Legado, al kiu de jaroj kontribuas esperantistoj. Al la komuna legado pere de eventa servo invitas Kroata Esperantista Unuiĝo, kiu denove aliĝas al la Pola (Inter)Nacia legado. Dum ĝi oni legos poemojn de renoma pola renesanca poeto Jan Kochanowski (1530-1584) - https://eventaservo.org/e/8acde4. • En la hodiaŭa elsendo akompanas nin muzike Ĵomart kaj Nataŝa per la kanzono „Se vi amas”, premiere plenumita dum ARKONES-2015, kaj Amira Chun, kiu fragmente kantas sian originalan kanton힘내라, 맑은물, „Estu kuraĝa, pura akvo!” . La programakompana reta foto rilatas al la ekspozicio pri la arto prezenti ŝtonojn – suiseki. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1422-a E_elsendo el la 30.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Stela Besenyei-Merger, laŭreatino de la unua Maertens-premio pro siaj originalaj, inspiraj kaj plurflankaj kontribuoj al la organiza kaj kultura vivo de la Esperanto-movado. Ni interparolas kun ŝi pri diversaj facetoj de ŝia aktivado i.a. esploroj pri denaskuloj en la E-komunumo, Bobelarto kaj ŝia plej nova projekto, podkasto „Radikala Tenero”. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri petpostulo de kvin ŝtatoj al EU grandigi rimedojn por protekti la eksterajn limojn de la Unio; pri revenantaj al Pollando sciencistoj daŭriogontaj tie siajn esplorojn kadre de la programo Polaj Revenoj. • En la scienctema rubriko ni traktas esplorojn de svedaj sciencistoj, kiuj prilaboris promesoplenan ĝelon por seriozaj vundoj, inkluzive de brulvundoj. • Por komunaj muzikaj momentoj ni elektis fragmenton de la E-kanzono „La rakonto” kiun kantas  Valentina Cancino. • La programinformon akompanas reta foto pri cikonioj, kiuj jam grupiĝas por la forflugo al Afriko, kio atentigas, ke la somero post kelkaj semajnoj finiĝos. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1421-a E_elsendo el la 25.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Dimanĉe en Piotrków Trybunalski finiĝis kongreso de polaj esperantistoj. La partopreninta ĝin, red. Maciej Jaskot antaŭ nian mikrofonon invitis la novelektitan sekretarion de PEA, Zofia Śmistek. Ŝi parolas pri la stato de la organizo kaj informas pri la novelektitaj estraranoj. • En la kulturkronika bulteno ni informas pri la proksimiĝantaj al la fino konstrulaboroj en Pietrasanta de la muzeo de Igor Mitoraj; pri dek plej bonaj polaj romanoj laŭ Goodreads; pri polaj ĵazartistoj koncertontaj komence de septembro kadre de la Semajno de la Pola Kulturo dum Expo 2025 en Osaka. • En la E-komunuma segmento ni adiaŭe informas pri la forpasinta konata finna esperantistino, Raita Pyhälä, Saliko. • Hodiaŭ ni proponas krome Leterkestan Renkontiĝon, en kiu i.a. ni prezentas la sonmesaĝon de Jos Wichman el Nederlando. • En la hodiaŭa elsendo akompanas nin ĵazstile AI-kantistino Ljuda Lapatto per la kanzono „Kial mi kantas”. En la plenumo de Kaŝi ni reaŭskultas kanzonon pri lilakoj (siringoj) en Varsovio. La programinformon akompanas interreta foto prezentanta la ne plu vivantan polan skulptiston Igor Mitoraj ĉe unu el la verkoj. Lia muzeo laŭplane estos malfermita en la itala Pietrasanta ĝis la jarfino. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1420-a E_elsendo el la 20.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en la redakcia interparolo Barbara kaj Gabi fokusiĝas pri la dorlotbestoj en Pollando, al ŝanĝoj en la ĝenerala sinteno al la bestoj, unuavice hundoj. La temon spronis la E-libro el HH-kolekto pri biografio de hundo „Bela Joe” de Margaret Marshall Saunders. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri socirilataj projektoj de la pola konstrufirmao Budimex, pri la negativa sinteno de poloj reklami alkoholaĵojn. • En la scienctema rubriko ni informas pri la retrovo de la plej malnovaj spuroj de vertebruloj de antaŭ 400 milionoj da jaroj en la Sanktakruca Montaro (la suda Pollando). • Por komunaj muzikaj momentoj ni elektis fragmenton el la E-versio de la paragvaja kanzono „Indianino”, kiun kantas Neide Barros. La programinformon akompanas reta foto el la loko, en kiu en Sanktakruca Montaro estis malkovritaj la plej malnovaj spuroj de vertebruloj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1419-a E_elsendo el la 15.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Komence de la elsendo ni informas pri la  hodiaŭ solenataj en Pollando  Festo de la Polaj Armeaj Fortoj kaj la religita Festo de la Ĉielpreno de la Dipatrino. Ni informas pri la alvoko kiun direktis monakinoj, ke la 14-a de aŭgusto nunjare estu tago de fasto kaj preĝo favore al paco. Ni prezentas alvokon de la Kataluna E-Asocio pri situacio en Gazao. • En la kulturkronika bulteno ni parolas pri la 133-a Historimonumento, kiu fariĝis la Kastela-parka komplekso Książ en la sudokcidenta Pollando; pri 500 matematikaj maŝinoj per kiuj riĉiĝis la Muzeo de la Jagelona Universitato. • Sekve ni prezentas sonscenon el la 110-a UK en Brno, en kiu Aleks Kadar, ĝenerala sekretario informas pri la projekto Almanako anstataŭonta Jarlibron. Ni informas pri la divido de la estraranaj taskoj en la nova, 9-kapa estraro de UEA. • En la hodiaŭa elsendo akompanas nin Kajto per la fragmento de la kanto Frateco el la albumo Sen timo. La programinformon akompanas interreta foto pri unu el la kolekto de historiaj matematikaj maŝinoj, kiu riĉigis la Muzeon de la Jagelona Universitato en Krakovo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1418-a E_elsendo el la 10.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la enkonduka parto de la elsendo ni lakone kaj retrorigarde informas pri kelkaj historiaj eventoj en Pollando kaj la mondo ligitaj kun la 10-a de aŭgusto. En la hodiaŭaj aktualaĵoj ni informas pri debatintaj en Pollando sismologoj, pri sukcesoj de polaj lernantoj en matematika olimpiko en Aŭstralio, pri koncertoj de pola muziko „Focus on Poland” dum Internacia Festivalo en Edinburgo. • En la scienctema rubriko ni okupiĝas pri pneŭmatikoj sur niaj aŭtovojoj kaj kiel rubaĵo en riveroj kaj maroj, estas signifa fonto de mikroplasto. • Retrorigarde ni prezentas du sonscenojn el la Faka Forumo dum la 110-a UK – teknike ne plej kvalitajn –  pri AIS kaj laboro de IFEF. Krome ni mencias nomojn de la nunjaraj premiitoj en la Belartaj Konkursoj de UEA. • Por komunaj muzikaj momentoj ni elektis fragmenton de la kanzono „Vi estas maro” por la teksto de William Auld, kiun kantas J. Seduikyte. La programinformon akompanas reta foto rilatanta al la temo de nia scienca bulteno. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1417-a E_elsendo el la 07.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia komenca kulturkroniko ni informas pri Interreta monumento omaĝe al infanaj viktimoj en Hiroŝima kaj Nagasaki; pri konstanta ekspozicio de polaj poŝtmarkoj en la Muzeo de Poŝto kaj Telekomunikado en Vroclavo; pri la nunjara Tago de la Nacia Legado (06.09) dum kiu estas legotaj tekstoj de la pola renesanca poeto Jan Kochanowski. • En la daŭro de la programo ni retrorigardas al la tagoj de la 110-a UK en Brno kaj informas reference al la Gazetaraj Komunikoj de UEA pri la novaj Honoraj Membroj, anoncitaj dum la Solena Inaŭguro kaj pri esperantistoj honoritaj per Diplomoj pro la Elstara Laboro kaj pro Elstara Arta Laboro, kiuj estis anoncitaj dum la Solena Fermo. • Muzike ni ĉerpas el malnova disko „Japanio kantas por paco” en la kunteksto de la datrevenoj de la ĵeto de atombomboj sur Hiroŝimon kaj Nagasaki. Ni prezentas tradukitan el la franca lingvo kanton de Elizabet' Barbay,  kiun ŝi prezentis dum la Internacia Arta Vespero. Fine ni prezentas la plenan version de la muzikigita kanto de KAJTO speciale registrita por niaj aŭskultantoj. La teksto aŭtorita de Ewa B. Grochocka akiris la 3-an premion dum la BK-2025. • La programinformon akompanas interreta bildo prezentanta la elstaran renesancan polan poeton, kies tekstoj estos publike laŭtlegataj dum la Tago de la Nacia Legado, la 6-an de septembro. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1416-a E_elsendo el la 02.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la sepa sonraporto pri la 110-a UK en Brno ni proponas: • La Kongresan rezolucion sekvintan el la debatoj pri la kongresa temo „Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj” gviditaj de ĝia reĝisoro Bengt-Arne Wickström. • Ni prezentas sonscenon el  aŭkcio okazinta sub la gvido de Michael Boris Mandirola. • Ni transdonas specialan invitmesaĝon de la Loka Kongresa Komitato al la 111-a UK en Graz en 2026, kiun prezentas Philipp Prettenthaler. • Fine el la repertuaro de la Internacia Arta Vespero ni elektis  en la plenumo de Internacia Kongresa Koruso „Dancu… dancu…” kun ekspliko ĉu temas pri slovaka, ĉeĥa aŭ ĉeĥoslovaka popola kanto. • La programinformon akompanas ĉerpita el fb foto de Marija Belošević pri la finalo de Internacia Arta Vespero. • La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
loading
Comments