Discover
Podkasto BRE

20 Episodes
Reverse
Ĝuste tiam en la najbara vilaĝo Senanio vivis juna, bela kaj riĉa knabino Suĝata, kiu deziris samklasan edzon kaj filon. Ŝi atendis longajn jarojn sed ŝia deziro ne realiĝis. Oni proponis, ke ŝi iru al iu banjanarbo ĉe la rivero Neranĝaro kaj preĝu al la arba feo por havi edzon kaj filon. Ŝi agis laŭ […]
Forlasinte sian duan instruiston Udako, Reĝido Sidarto famiĝis kiel Asketo Gotamo. Li renkontis siajn kvin amikojn Kondano, Badijo, Vapo, Mahanamo kaj Asaĝio. Rezigninte la palacon kaj luksan vivon, ili fariĝis asketoj aŭ lernantoj pri la vivo kaj ekvivis mallukse. Ili iris al Uruvelo, kie Gotamo klopodis kaj torturis sian korpon ses jarojn dum liaj kvin amikoj subtenis […]
Tiam en Hindio troviĝis multaj religiaj instruistoj. Unu el la instruistoj plej bonaj kaj famaj estis Alaro Kalamo. Asketo Gotamo iris lerni ĉe li. Li restis ĉe la instruisto kaj lernis de li multajn sciojn inkluzive de meditado. Fine, Alaro Kalamo diris, ke li ne plu kapablas instrui lin: “Nun vi jam estas same erudicia […]
De la rivero Anoma, la juna reĝido vagis de loko al loko sin vestinte kiel almozulon. Li hazarde vagis al la urbo Raĝagaho, kie vivis la reĝo Bimbisaro. Kun almozbovlo en la manoj, Sidarto iris sur la stratoj kolektante manĝajon de domo al domo kiel ĉiuj aliaj religiaj monaĥoj. Oni eknomis lin “Ŝakjamunio” aŭ la Saĝulo […]
La reĝo, patro de Sidarto, aranĝis grandan festenon kaj dancadon por celebri la naskiĝon de Rahulo. Li invitis la plej bonajn dancistojn, kantistojn kaj muzikistojn el la tuta regno. Fakte la reĝo aranĝis la celebradon ne nur pro ĝojo. Li rimarkis, ke la reĝido dronis en ĉagreno kaj la nova bebo ne savis […]
Post multaj tagoj de meditado kaj ĉagreno, Sidarto vizitis la urbon kvarafoje. Kiam li veturis al la ĝardeno li vidis feliĉan viron en oranĝa robo. Li demandis al Ĉano: “Kio estas tiu ĉi viro en oranĝa robo? Liaj haroj estas forrazitaj. Kial li aspektas tiel feliĉa? Kiel li vivas kaj per kio li sin […]
Sidarto ege deprimiĝis kaj korsuferis post kiam li revenis al la palaco vidinte la malsanulon. Li ofte enpensiĝis. La reĝo estis ege malĝoja, trovinte lian ŝanĝiĝon. Post nelonge la reĝido petis permeson de la reĝo, ke li forlasu la palacon por lerni pli multe pri homa vivo en la urbo. La reĝo konsentis ĉar li bone sciis, […]
La reĝo, kvankam tre nevolonte, lasis la reĝidon viziti la urbon duafoje. Li opiniis, ke estas malbone haltigi lin ĉar tio nur pliigos liajn konfuziĝon kaj malĝojon. La reĝo ne ordonis, ke oni pretigu sin kaj la stratojn en la urbo por la dua vizito de la reĝido. La reĝido kaj Ĉano sin vestis kiel […]
La reĝo faris ĉion eblan por garantii, ke lia filo reĝido Sidarto kreskos bonfarte kaj estos preta por fariĝi reĝo sekvante liajn paŝojn. Li ordonis, ke oni konstruu altan muron ĉirkaŭ la palaco, inkluzive de ĝiaj parkoj kaj ĝardenoj. Sed la reĝido ĉiam estis malĝoja, vivante kiel malliberulo. Iutage li diris al sia patro: “Mi devas […]
La kvin saĝuloj, kiuj ĉeestis la ceremonion doni nomon al Reĝido Sidarto, ne nur antaŭdiris pri la granda perspektivo de la nova reĝido, sed ankaŭ atentigis al la reĝo: “Kiam via filo vidos malsanulon, maljunulon, mortinton kaj monaĥon, li ekdeziros forlasi la palacon kaj fariĝi monaĥo.” La reĝo ege maltrankviliĝis pro la atentigo. Li timis, ke […]
Reĝido Sidarto estis tre bonkora al homoj, bestoj kaj ĉiuj aliaj vivestaĵoj. Li ankaŭ estis tre brava ĉevalisto kaj gajnis multe da premioj de la regno. Kvankam li havis ĉion kaj ne bezonis travivi malfacilaĵojn kaj suferojn, li ĉiam pensis pri la malriĉuloj kaj vivestaĵoj, kiuj laboris pene por feliĉigi lin. Li bedaŭris por ili […]
La patrino de Reĝido Sidarto forpasis en la sepa tago post sia akuŝo. La reĝo havis alian reĝinon, kiu nomiĝis Praĝapati Gotami. Ŝi estis la plijuna fratino de Reĝino Maha Maja kaj naskis filon en la sama tago, en kiu Reĝino Maha Maja forpasis. Praĝapati Gotami donis sian filon al vartistino kaj ŝi mem vartis Reĝidon Sidarto, […]
Reĝo Sudodano havis maljunan instruiston konatan kiel saĝulo. Oni nomis lin Asito la Saĝulo. Asito vivis ermite en ĝangalo. Iutage, kiam la ermito sidis meditante, li trovis, ke la ĉielanoj kantas kaj dancas ĝojplene. “Kial vi estas tiel ĝojaj?” li demandis. “Ĉar la plej granda eminentulo en la mondo jam naskiĝis al Reĝino Maha Maja en […]
Ĉirkaŭ dek monatojn post sia sonĝo pri la blanka elefanto kaj la aŭguro, ke ŝi naskos grandulon, Reĝino Maja atendis la naskiĝon de sia infano. Iutage ŝi iris al la reĝo kaj diris: “Mia kara, mi devas reiri al miaj gepatroj. Baldaŭ naskiĝos nia bebo.” Estis kutimo en Hindio, ke la edzino devas naski bebon en […]
Antaŭ pli ol 2500 jaroj vivis reĝo nomata Sudodano. Li edziĝis al bela kolija reĝidino nomata Maha Maja. La geedza paro regis en la ŝakja regno, militista tribo tuj apud la kolija regno en la norda Hindio, kie estas Nepalo nun. La ĉefurbo de la ŝakja regno nomiĝis Kapilavasto kaj situis ĉe la montpiedo de Himalajo. Reĝino Maha […]
Retradio 76/2014-06-15 Elsendlisto Aktualaĵo Someraj aktivadoj de Esperanto en Urbo Xi’an Budhisma sutro 51. Komuna servistino 52. Muzikisto kaj la reĝo 53. Reciproka venĝo 54. La kapo kaj vosto 55. Lojala Subulo Budhismaj rakonto 4-7. La rakonto de Ĉatapano, laika disĉiplo Budhisma muziko Muziko el Antikva Ĝengo Valora homa vivo Viaj vortoj estas la vojoj […]
Retradio 75/2014-06-08 Elsendlisto Budhisma sutro 48. Vulpo kaj arbo 49. Disputo pri la trovitaj haroj 50. Kuraci ĝibon Budhismaj rakonto 4-6. La rakonto de la asketo Pavejo Budhisma muziko Muziko el Guzheng Budisma scio Demandoj 43-48 de ĉapitro 2 Valora homa vivo Kio estas la vivo == Saluton, karaj amikoj! Bonvenon en nia 75-a elsendo […]
Retradio 74/2014-06-01 Elsendlisto Budhisma sutro 46. Ŝteli gruntbovon 47. Imiti birdan pepadon Budhismaj rakonto 4-5. La rakonto de Kosijo, la mizera riĉulo Budhisma muziko Muziko de Zen-budhismo Budisma scio Demandoj 35-42 de ĉapitro 2 == Saluton, karaj amikoj! Bonvenon en nia 74-a elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, […]
Retradio 73/2014-05-25 Elsendlisto Budhisma sutro 44. Satiĝo pro la duona kuko 45. Gardi pordon Budhismaj rakonto 4-4. La rakonto de Patipuĝika Kumaria Budhisma muzko Mantro de Avalokiteŝvaro Budisma scio Demandoj 27-34 de ĉapitro 2 == Saluton, karaj amikoj! Bonvenon en nia 73-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma […]
Retradio 72/2014-05-18 Elsendlisto Budhisma sutro 41. Kverelo inter Du Demonoj 42. Protekti kamelan felon 43. Granda ofero por bagatelaĵo Budhismaj rakonto 4-3. La rakonto de Vidudabo Budhisma muzko Vekiĝo Budisma scio Demandoj 23-26 de ĉapitro 2 == Saluton, karaj amikoj! Bonvenon en nia 72-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma […]



