DiscoverPodkasto BRERetradio: 2014-05-18
Retradio: 2014-05-18

Retradio: 2014-05-18

Update: 2014-05-15
Share

Description

Retradio 72/2014-05-18

Elsendlisto

Budhisma sutro


41. Kverelo inter Du Demonoj

42. Protekti kamelan felon

43. Granda ofero por bagatelaĵo

Budhismaj rakonto

4-3. La rakonto de Vidudabo

Budhisma muzko

Vekiĝo

Budisma scio

Demandoj 23-26 de ĉapitro 2

==

 Saluton, karaj amikoj!

  Bonvenon en nia 72-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, “Budhisma muziko” kaj “Budhisma scio” . Nun estas la programero “Budhisma sutro”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Sutro de cent paraboloj”. Bonan aŭdeblecon al vi!




==

41. Kverelo inter Du Demonoj

Iam antaŭe, du Piŝaĉaj demonoj kune posedis skatolon, bastonon kaj paron da sandaloj. Foje ili konfliktis reciproke por proprigi al si ĉion el la posedaĵoj, kaj senĉese kverelis tagnokte.

Tiam homo venis al ili. Vidinte tion, li demandis: “Kian mirindecon havas la skatolo, bastono kaj sandaloj, pri kiuj vi kverelas tiel furioze?”

La demonoj respondis: “Mia skatolo povas eligi vestaĵojn, manĝaĵojn, matracojn, litaĵojn kaj ĉiujn aliajn vivbezonaĵojn; per la bastono mi povas tiel subigi ĉiujn malamikojn, ke ili ne plu kuraĝas kontraŭstari kaj per la sandaloj mi povas flugi libere en la aero.”

Aŭdinte tion, la viro diris al la demonoj: “Forlasu min por momento. Mi juste dividos ilin por vi.”

La demonoj konsentis kaj forlasis lin. Li prenis la skatolon kaj bastonon, kaj flugis en la aeron per la sandaloj.

La demonoj ektimis, sed povis fari nenion kontraŭ tio.

La homo diris al ili: “Nun mi posedas ĉion, pro kio vi kverelis senĉese. Ne plu kverelu ekde nun.”

Piŝaĉaj demonoj signifas diversajn demonojn kaj aliajn religiojn. La skatolo signifas almozdonon, el kiu venas vivbezonaĵoj por kvinspecaj vivestaĵoj, kiuj estas ĉieluloj, homoj, bestoj, malsataj demonoj kaj inferuloj. Bastono signifas meditadon, per kiu oni povas subigi malamikojn el rankoro kaj pasioj. La sandaloj signifas disciplinojn, per kiuj oni povas renaskiĝi en la mondoj de ĉieluloj kaj homoj. La kverelado de demonoj kaj aliaj religioj por la skatolo signifas, ke ili deziras bonan rezulton per sia pasio, sed vane klopodas por tio. Oni povas liberiĝi el la sufero nur per praktikadoj de bonkonduto, almozdono, disciplino kaj meditado.

==

  42. Protekti kamelan felon

Komercistoj faris komercan vojaĝon, sed sur la vojo subite mortis unu el iliaj kameloj. La kamelo iam portis multajn trezoron, valoran teksaĵon kaj aliajn objektojn. Post la morto de la kamelo, oni tuj senfeligis ĝin.

Antaŭ ol forlasis la komercistoj, la estro restigis du lernantojn kaj ordonis al ili: “Bone protektu la kamelan felon kontraŭ putrado pro malsekiĝo.”

Ekpluvis post nelonge. La malsaĝaj lernantoj kovris la felon per valora teksaĵo por protekti ĝin kontraŭ malsekiĝo, sed tute detruis la teksaĵon pro tio.

La prezo de teksaĵo estis multe pli alta ol tiu de la felo. Ili protektis la malkaran felon per valora teksaĵo pro malsaĝo.

La ordinaraj homoj en la mondo ankaŭ kondutas tiamaniere. La teksaĵo signifas abstinadon de mortigo; la kamela felo signifas komercaĵon; la putriĝo pro pluvo signifas diboĉon kaj detruiĝon de bona konduto. La disciplino abstini de mortigo estas la plej bona kaŭzo por fariĝi budho, sed anstataŭ praktiki ĝin, ordinaraj homoj preferas oferi monon kaj havaĵon por konstrui pagodojn kaj monaĥejojn, kaj almozdoni al la monaĥoj. Per tio ili strebas por la monda feliĉo anstataŭ por la plej grava afero, kaj ne povas liberiĝi de renaskiĝo en la kvin statoj de ĉieluloj, homoj, bestoj, malsataj spiritoj kaj inferuloj.

Do religianoj devas atenteme abstini de mortigo.

==

43. Granda ofero por bagatelaĵo

Iu pene frotadis ŝtonegon dum longaj monatoj, kaj fine faris el ĝi malgrandan bovon kiel ludilon. Li elspezis tro multe da energio por bagatelaĵo.

Homoj en la mondo ankaŭ kondutas same. Frotado de granda ŝtono signifas diligentan lernadon de monda scio. La farado de malgranda bovo signifas konkuradon por famo kaj profito. La kleruloj devas ne nur diligente studi kaj esplori diversajn sciojn, sed ankaŭ atente praktiki ilin por atingi sanktan frukton. Se ili klopodas nur por famo kaj profito, iliaj fiereco kaj aroganteco pliigas iliajn malbonajn karmojn.

==

 Bonvenon en nia programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos novan rakonton de la kvara ĉapitro de “Trezojejo de Vero”. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!

  ==

Serĉanto de plezuro fordrivis

4-3. La rakonto de Vidudabo

kiel granda fluo forportas dormantan vilaĝon,

Morto kaptas kaj forportas tiun,

Kiu hava kroĉiĝantan menson

kaj kolektas nur plezur-florojn.

Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi kvarverson rilate al Vidudabo, filo de Reĝo Pasenado de Kosalo.

Kun deziro edziĝi en la klanon de Ŝakjao, Reĝo Pasenado de Kosalo sendis mision al Kapilavasto por peti la manon de unu el Ŝakjaaj reĝidinoj. La Ŝakjaaj reĝidoj ne volis ofendi Reĝon Pasenado, do ili respondis, ke ili kontentos pri lia postulo, sed anstataŭ Ŝakjaan reĝidinon, ili sendis tre belan knabinon naskigitan de Reĝo Mahanamo per servistino. Reĝo Pasenado faris la knabinon unu el siaj ĉefaj reĝinoj, kaj ŝi naskis filon poste. La filo nomiĝis Vidudabo. Kiam la reĝido estis dekses-jara, li vizitis Reĝon Mahanamo kaj Ŝakjaajn reĝidojn. Oni regalis lin ĝentile, sed anticipe sendis ĉiujn Ŝakjaajn reĝidojn plijunajn ol Vidudabo al vilaĝo, por ke ili ne esprimu sian estimon al li. Restinte kelkajn tagojn en Kapilavasto, Vidudabo kaj liaj sekvantoj forlasis al la hejmo. Tuj post ilia forlaso, servistino baniĝis per lakto en la loko, kie sidis Vidudabo. Ŝi blasfemis lin, kriante: “Tio ĉi estas loko, kie la filo de servistino sidis…” Ĝuste en tiu momento, unu el la sekvantoj de Vidudabo revenis por preni ion, kion li lasis en la palaco, kaj aŭdis la vortojn de la servistino. La servistino ankaŭ informis lin, ke Vasabakatija, la patrino de Vidudabo, estas filino de servistino de Mahanamo.

Kiam Vidudabo informiĝis pri la okazaĵo, li furioziĝis kaj deklaris, ke li forviŝos la tutan klanon de Ŝakjaoj iutage. Por efektivigi sian promeson, post kiam li fariĝis reĝo, li marŝis al Ŝakjaa klano kun sia armeo kaj masakris ilin ĉiujn, nur kun escepto de malmultaj, kiuj restis ĉe Mahanamo kaj aliaj homoj. Sur la vojo al la hejmo, Vidudabo kaj lia armeo entendariĝis sur la bordo de la Aciravatia Rivero. La rivero leviĝis kaj per granda fluo forportis Vidudabon kaj lian tutan armeon.

Informiĝinte pri ambaŭ tragediaj okazaĵoj, la Budho eksplikis al la monaĥoj, ke liaj parencoj, la Ŝakjaaj reĝidoj, iam metis venenon en la riveron por mortigi fiŝojn en siaj antaŭaj vivoj. Do rilate al la akcidento pri Vidudabo kaj lia armeo, la Budho recitis la kvarverson.

==

 Venas la tempo por nia programero “Budhisma muziko”, karaj amikoj! En tiu ĉi programero ni ĝuos muzikon kun titolo “Vekiĝo”. Bonan aŭdeblecon al vi!

  ==

  Saluton, karaj amikoj!

  Mun estas la programero de budhisma scio. Ni daŭre aŭskultos demandojn kaj respondojn el la dua ĉapitro pri principo de Budhismo. Krom la elsento de la traduko ni ankaŭ pretas respondi je ĉiuj demandoj de vi pri budhismo, do se vi havas aliajn demandojn, vi estas liberaj en kontakto al ni. Nia retadreso estas retradio@budhano.cn Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!

==

23. D: Ĉu vi bonvolas ekspliki la signifon de koncepto, ke nirvano estas serena?

R: La koncepto, ke Nirvano estas serena, estas kontraŭa al la koncepto, ke Ĉiuj kleŝoj estas suferaj. La termino Nirvano signifas senalfluon aŭ senmalpurecon, kiu estas la foriĝo de la kaŭzo kaj efekto de sufero, kaj ĉesiĝo de la Dek Du Ligoj de Dependa Origino. La fundamento de la Dek Du ligoj estas la principo “Kiam ĉi tio ekzistas, tio ekzistas. Ĉar ĉi tio estiĝas, tio estiĝas.” La ĉesiĝo de la dek du ligoj sekvas la principon “Se ĉi tio ne ekzistas, tio ne ekzistas. Se ĉi tio malestiĝas, tio malestiĝas.” Suferoj de maljuniĝo, morto, maltrankviliĝo kaj doloro dependas de la kondiĉo naskiĝo (jati), do la ĉesiĝo de naskiĝo povas rezultigi la ĉesiĝon de la suferoj el maljuniĝo, morto, maltrankviliĝo kaj doloro. Same, la ĉesiĝo de deziro, preno kaj estiĝo rezultigas la ĉesiĝon de maljuniĝo kaj morto. Tiel, en la fino, la ĉesiĝo de senscieco rezultigas la ĉesiĝon de mensformiĝo aŭ la kaŭzo de ĉiuj doloraj fruktoj. Kiam la ĉesiĝo de senscieco, mensformiĝo, konscio kaj tiel plu fine rezultigas la ĉesiĝon de maljuniĝo kaj morto, oni povas atingi nirvanon. Se ni diras pli detale, tuj post kiam plenumiĝas la tuta malestiĝo de malpura kaj malbona kaŭzoj kaj kondiĉoj, senscieco turniĝas en bonan kaj puran saĝon (Suddha-nana), per kiu oni povas vidi la veron kaj realecon de ĉiuj darmoj. Tio estas nirvano, kiu ankaŭ nomiĝas nirvano kun korpa restaĵo (Sopadhi-sesa-nibbana). La signifo de nirvano estas perfekteco de paco aŭ trankvileco, aŭ eterne feliĉa kaj ĝoja stato, en kiu perfekte realiĝis saĝo, feliĉo kaj virto. Budhanoj opinias, ke tiu stato estas perceptebla nur por sanktuloj, kaj tiel oni ne povas juĝi ĝin per koncepto de spertoj kiel ekzisteco, neekzisteco, veno kaj iro. Ĝi estas ne imagebla stato de liberiĝo. Mi menciis antaŭe, ke ni povas interpreti Nirvanon kiel forpason, tamen fakte Ŝakjamunio atingis Nirvanon kaj fariĝis Budho en la aĝo de tridek jaroj

Comments 
00:00
00:00
x

0.5x

0.8x

1.0x

1.25x

1.5x

2.0x

3.0x

Sleep Timer

Off

End of Episode

5 Minutes

10 Minutes

15 Minutes

30 Minutes

45 Minutes

60 Minutes

120 Minutes

Retradio: 2014-05-18

Retradio: 2014-05-18

miaohui@wo.com.cn